Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Socialismo sen masko

En la aŭgusta numero de MONATO, revuo kiun la subskribinto tre ŝatas, Stefan Maul skribis sur paĝo 8 sub la titolo Kapitalismo sen masko: “La sola diferenco al la nuna Rusio estis, ke la tiama ŝtato [t.e. Sovetio] garantiis al la malriĉuloj vivnivelon sen malsato — nun en eksa Sovetio la novaj (grandparte malnovaj!) kapitalistoj tute ne havas intereson pri la malriĉuloj”. La subskribinto vidas ankaŭ aliajn diferencojn. Laŭ sciencaj esploroj la potenculoj de Sovetio murdis minimume 69 911 000 homojn (vd. Heinsohn, Lexikon des Völkermords (Leksikono pri popolmurdo), 1998, p. 57, eldonita de Rowohlt). Mi povus diri pli multe pri Sovetio, sed tiu terura cifero sufiĉas.

Stefan Maul skribis pri kapitalismo: “Por kontentigi la avidon je profitoj oni maldungis laboristojn, ĉar salajroj kostas, kaj anstataŭigis ilin per robotoj (aŭtomatigo kaj raciigado, kiel oni eŭfemisme nomas tion)”. Pri tio la subskribinto konstatas, ke la grandega kresko de la vivnivelo inter la laboristaro en kapitalismaj ŝtatoj dum la pasintaj 150 jaroj rezultas ĝuste el tiuj novaj teknikoj kaj ne el socialismaj ideologioj.

Ludwig RÖLL

Germanio