Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Edmund Grimley Evans

(Redaktoro de la rubriko “Komputado”, revizianto, Cambridge, Britio)

Mi estas 35jara brito loĝanta en Kembriĝo, Britio. Iam studinde matematikon, komputikon kaj komputan lingvikon, mi nun laboras en la esplora fako de ARM, kies procesoroj troviĝas hodiaŭ en 80 % de la poŝtelefonoj en la mondo, kaj krome en multaj aliaj aparatoj. Mia edzino Kate eklaboras ĉi-jare kiel juristo.

Mi eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1986, kaj pliprofundiĝis en la lingvon dum mi loĝis en Germanio inter 1989 kaj 1992. Mi estas revizianto por MONATO ekde septembro 1993, kiam oni ekuzis la komputilajn retojn por disdoni tiun taskon al pli granda skipo, kaj ekde julio 1998 mi estas ankaŭ redaktoro de la rubriko “Komputado”.

Miaj aliaj esperantaj agadoj inkluzivas la komitatanecon en Esperanto-Asocio de Britio, administradon de reta kurso, tradukadon, interpretadon, kaj kunlaboron en la nova eldono de PIV. En mia malabunda libera tempo mi ŝatas legi pri ajna temo, kiu momente interesas min. Mi plejofte ferias enlande, en iu malpli dense loĝata parto de Britio.

Edmundo ĉe la abatejo Whitby pripensas sian sekvan kontribuon por MONATO.