Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Sen mensogo

Responde al la letero de Miguel Boeira Vianna, MONATO 2002/7, pri mia vidpunkto Hudson aŭ Guaiba (MONATO 2002/4): mi erari-pova, misinformis, ke Luiz Inacio da Silva estis tri fojojn kandidato por la prezidanteco, kiam estis fakte kvar. Spite al la sep laboristaj partioj — aŭ “partioj por la laboristoj” kiel diras Vianna (povraj laboristoj!) — estas laŭ mia opinio antaŭvideble, ke da Silva devos rekandidatiĝi kvinan fojon post kvar jaroj ...

Mi informas (sen mensogo) ke mia citita artikolo pri la 2a Forumo Sociala Tutmonda (FST) estis redaktita post atenta lego de 45 artikoloj kaj analizoj de elstaraj ĵurnalistoj. La revuo Paulo de la 21a de decembro 2001 sub la plumo de fidinda ĵurnalisto Reali Junior priskribas kiel la neregistara organizaĵo ATTAC en Parizo petis la forumon kaj Partion de la laboristoj konvinki Fidel Castro kaj aliajn agitistojn ne oficiale partopreni la eventon pro politikaj kialoj. En la revuo Veja de la 23a de januaro 2002 Diogo Schelp klarigas kiel FST selektis la invititojn kaj ekzemple baris la diktatoron Fidel Castro kaj José Bové. Evidente temis pri baro al oficialaj partoprenoj de la forumo. Ĉiuj povis laŭplaĉe vojaĝi al Porto Alegre kaj spekti la spektaklon. Kie la “kompleta mensogo”?

Gilbert LEDON

Brazilo