Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Gerrit Berveling

(redaktoro de la rubriko “Spirita vivo”, Zwolle, Nederlando)

Mi naskiĝis en 1944 kaj estas edzo, patro kaj avo. Profesie mi duoble fakas: gimnazia instruisto pri la klasikaj lingvoj (la latina, la malnovgreka) kaj pri la itala, kaj remonstranta pastoro. Unue mi 14 jarojn instruis, poste 14 jarojn laboris kiel pastoro, nun denove instruas. La remonstrantoj estas malgranda sendogma kristana eklezio, tipe nederlanda. Mi verkas en multaj ĝenroj (poezio, prozo, eseo), kaj pluregaj verkoj el diversaj lingvoj estis tradukitaj de mi, inter aliaj “Apologio” de Tertuliano, “La Duakanonaj Libroj” el la Biblio, “Laŭdo de l’ Stulteco” de Erasmo kaj multaj aliaj. En MONATO mi okupiĝas pri redaktorado de “Spirita vivo”, krome mi estas redaktoro de la literatura revuo “Fonto”, membro de la Akademio de Esperanto. Mi predikas pli-malpli regule dum Esperanto-renkontiĝoj en ekumenaj diservoj.

Gerrit Berveling en karakteriza pozo.