Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Celebradi pri alfabeto

Kun intereso mi legis la artikoleton de Bradley Kendal en MONATO n-ro 2002/3, paĝo 21, pri la korea lingvo. Entute ĝi estas interesa. La aŭtoro certe bone imagas, eble eĉ posedas la lingvon. Tamen, se la aŭtoro celis konatigi la legantojn kun la lingvo, ne nur teorie oratori pri ĝi, ni devus ekkoni la faman han’gul-alfabeton. La libro Hunmin ongum certe ne troveblas, por tralegi koree almenaŭ kelkajn frazojn, eble la plej necesajn en la interrilatoj kun la koreoj. Pri tio, ke Koreio estas unusola lando, kiu celebras la tagon de sia alfabeto, Bradley eraras. Ruslandanoj kaj ankaŭ aliaj ĉiujare gloras la inventintojn de la slava, tiel nomata cirila, alfabeto kaj ties inventintojn la fratojn Cirilon kaj Metodion. Tio okazas la 24an de majo, dum la tago de la slava ortografio. Inter la iniciatintoj de ĉi tiu festo estis murmanskanoj kaj el Bulgario Murmansk ricevis ĉi-okaze donace kopion de la monumento, dediĉita al la sanktaj fratoj, staranta apud la biblioteko en Sofia.

Aleksandras MASIUKAS

Rusio