Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Boris Kolker

(redaktoro de la rubriko “Libroj”, Cleveland, Usono)

Mi vivas konstante en tri mondoj. Usono fariĝis hejmlando por nia familio antaŭ naŭ jaroj: ĉi tie mi vivas, laboras, ripozas, distriĝas, komunikiĝas. Mi alkutimiĝas vidi ĉion tra la usona prismo. Aliflanke, mi plu sentas min rusiano: mi sekvas la vivon kaj problemojn de Rusio. Kaj krome, mi konstante vivas en Esperantujo kaj vidas multon tra la esperantuja prismo. Tiele mi havas eblon percepti eventojn kaj homojn el tri vidpunktoj samtempe.

Mi esperantistiĝis antaŭ multaj jaroj, aktivis en la landa kaj internacia niveloj. Mia granda biblioteko helpis al mi verki disertacion pri esperantologia temo kaj fariĝi doktoro pri lingvoscienco. Ĝi helpis al mi ankaŭ en preparo de la libro “Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo”.

Iam mi estis librorecenzanto de “Heroldo”, “Esperanto” kaj “Hungara vivo”. Ekde 1995 mi estas redaktoro de MONATO pri librorecenzoj. Ĉi tiu posteno kaj membreco en la Akademio de Esperanto restas la solaj postenoj, kiujn mi konservas.

Mi havas edzinon, filinon kaj tri genepojn, kiujn mi tre amas.

Boris, manĝanta ŝaŝlikon.