Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Roland Rotsaert

(redaktoro de la rubriko “Ekonomio”, Bruĝo, Belgio)

Mi loĝas 20 jarojn en Bruĝo, Belgio, la urbo, kie mi naskiĝis en 1950. Esperantisto ekde 1979, longtempe mi estis estrarano de FEL; krome mi okupiĝis pri la biblioteko “Fondaĵo Vanbiervliet” en Kortrijk, kaj mia ĉefa nuna Esperanto-okupo estas la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (www.ikef.org).

Profesie mi dum 17 jaroj aktivis en banka medio, kie mi plenumis preskaŭ ĉiujn eblajn taskojn. Post kelkaj mallongaj profesiaj “ekskursoj”, mi ekde 1990 laboras ĉe la belga ŝtata revizorejo (Rekenhof — Cour des Comptes) en Bruselo.

Parton de mia libera tempo mi dediĉas al loka historio, sed tio estas nur pasiva afero: mi legas revuojn kaj ĉeestas prelegojn.

Eble iuj legantoj konas min, ĉar mi regule reprezentas FEL dum UK, kiel montras la foto, farita dum UK en Berlino (1999).