Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Se du agas same

Ĉu vi ankoraŭ memoras la aferon pri aŭstra dekstrula politikisto Haider [hajda], kiam ties partio eniris la registaron en Vieno? Eŭropa Unio (EU) kun Germanio kaj Francio ĉepinte “punis” Aŭstrion pro tia dekstrismo. Sekvis ardaj diskutoj kaj tiu ĉi temo okupis ankaŭ multajn paĝojn de nia revuo. Nu, Haider ankoraŭ petolas en la politiko, ne nur en Aŭstrio. Sed la popolisto Haider ludas neniun gravan rolon en demokrata Aŭstrio kaj EU devis korekti sian eraron pri la membro Aŭstrio; nun oni havas pli-malpli normalajn rilatojn.

Sed kiam alia dekstra popolisto, Silvio Berlusconi [berluskoni], ne nur fariĝis ĉefministro sed eĉ ekregis helpe de nov-faŝista partio, neniu EU-politikisto eĉ nur ekpensis pri puno kontraŭ Italio — la fondomembro de EU ja estas pli granda lando ol Aŭstrio. Ŝajne ankaŭ neniun en EU ĝenas, ke la plej riĉa italo ne nur regas la landon sed krome plej grandan parton de amaskomunikiloj. Ankaŭ niajn legantojn ne ekscitis la eventoj en Romo. Ni do vidas, ke ne estas ĉiam la sama afero, se du diversaj faras ion saman ...

Kaj nun, laste, en Francio mem, kiu tiom kritikis Aŭstrion, ekstrem-dekstra kandidato por prezidanteco Jean-Marie Le Pen [ĵa-marí] en la unua elektotago akiris la duan pozicion, kun pli multaj voĉdonoj ol la socialista ĉefministro kaj nur malmulte malpli ol prezidanto Jacques Chirac [ĵak ŝirák]! Por tiu konservativa politikisto en la dua elektotago devis voĉdoni eĉ socialistoj por tiel malhelpi venkon de Le Pen — iom absurda situacio ... Oni lamentis post tiu ŝoko kaj parolis pri “tertremo” en Francio. Tamen neniu havis simile idiotan ideon kiel post sukceso de politik-klaŭno Haider kaj intencis puni Parizon post la sukceso de dekstregulo Le Pen. Francio ja estas tre granda EU-lando kaj profunde demokrata. Estos interese, ĉu kaj kiel reagos niaj legantoj, do vi, al la eventoj en Francio.

Sincere via

Stefan Maul