Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Islama perforto

Christian Lavarenne februarnumere, paĝo 7, kontraŭis la tre bonan klarigon de Morteza Mirbaghian pri islama perforto. Eble Lavarenne pravas skribante, ke Korano “malpermesas devigan konvertiĝon”, sed la aserto “postulas religian toleremon” estas pli ol dubinda. Surao 8,39 en la traduko de la Sankta Korano esperantigita de Muztar Abbasi (Pakistano 2000) diras: “Batalu kontraŭ ili ĝis ne plu estos malpaco kaj la religio de ĉiuj estos por Allah”. Estas multaj aliaj similaj versoj: suraoj 3,151; 4,74-76; 4,89; 8,65; 8,74; 9,5; 9,20; 9,29; 9,73; 25,52; 33,26-27; 47,4. (Rimarku: se vi legas la tradukon de Italo Chiussi, aldonu al la versonombro unu.)

Laŭ islamanoj, la miskredantoj ne rajtas klarigi koranversojn kaj haditojn, do mi tradukas sekvan eron el danlingva klarigo pri ĝihado (islama milito) skribita de islamaj enmigrintoj: “Do sekvas sendube kaj absolute, ke ĝihadon oni praktikas nur por la superrego kaj disvastigo de Islamo al la tuta homaro. Ĉiuj islamaj leĝokonantoj samopinias pri tio”.

Per HAGEMANN

Danio