Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kadiŝ por Jedwabne

Nia familio ne volas ne danki al vi pro la bonega kaj impresa artikolo de Zofia Banet-Fornalowa en MONATO 2002/1, paĝo 18, pri la persekutoj de la judoj en la antaŭ- kaj dummilita Pollando. En la nuntempa Pollando tiuj apenaŭ eblus pro la ne-plu-vivado de judoj tie. Pro tio ke ni estas progresemaj homoj ni tre bone scias pri la fia rolo de la romkatolika eklezio rilate al la judaro, “ĉar tiu ja kulpas pri la murdo je Jesuo”, (kiu mem estis judo!).

Kelkaj niaj klubanoj (inter kiuj mia edzino Katrin) jam dum jaroj laŭtlegas kaj surbendigigas MONATO-n por blindaj esperantistoj. Kiam ŝi estis leganta vian artikolon, la surbendiga teknikisto kaj la aliaj ĉeestantaj esperantistoj eĉ aplaŭdis pro ŝia kun emocio farita laŭtlegado.

Ru BOSSONG

Nederlando