Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

Ŝanĝiĝas klimato, ŝanĝiĝas rimedoj

La Eŭropa Unio (EU) akceptis proponojn por kontraŭbatali klimato-ŝanĝiĝon, kiuj inkluzivas la ratifon de la Kioto-protokolo kaj gvidliniojn pri forcej-gasaj eligoj kaj ties plua malpliigo.

La proponoj indikas, laŭ Margot Wallstroem [valstrem], komisionanino pri naturmedio, ke la Unio prenas gvidrolon en la batalo kontraŭ klimato-ŝanĝiĝo. Ratifo de la Kioto-protokolo, aldonis Wallstroem, modele efikos sur aliajn ŝtatojn kaj komunumojn — ĉefe post la retiriĝo de Usono en marto pasintjare.

Dum la pinto-renkontiĝo en Kioto, Japanio, fine de 1997, EU konsentis redukti forcej-gasajn eligojn ĝis 2008-2012 je 8 %. Tiam la Unio decidis dividi la ŝarĝon, permesante al kelkaj ŝtatoj pliigi ellasojn, tamen limigante ellasojn al ĉefe la plej alte industriigitaj ŝtatoj. Por ke ĉiu kunlaboru, la Unio devis ratifi la Kioto-protokolon samkiel ĉiu unuopa EU-membro.

Pro tio la Eŭropa Komisiono celas ratifigi la protokolon ĝis plej malfrue la 14a de junio 2002, por ke la dokumentoj estu prezentataj al Unuiĝintaj Nacioj jam antaŭ la monda pinto-renkontiĝo pri daŭra evoluo en Johannesburg, Sud-Afriko, en septembro 2002.

Ellas-licenco

Insistas tamen la EU, ke la Kioto-celoj estu atingitaj laŭ plej rendimenta maniero. Tio implicas, ke 4000 ĝis 5000 el la plej grandaj ellasantoj forte reduktu ĝis 2005 sian poluadon. Antaŭvidate estas, ke la koncernaj instalaĵoj petu de nacia instanco permeson pri eligo de karbona duoksido. Surbaze de la permesoj oni donos al ĉiu instalaĵo jaran t.n. ellas-licencon, tiel ke jaron post jaro la ellasoj malpliiĝos.

Wallstroem diris, ke se la sistemo bone funkcios, la komisiono vastigos ĝin por inkluzivi aliajn gasojn kaj aliajn sektorojn de la industrio. Krome la komisiono pripensas dek rimedojn rilate klimato-ŝanĝiĝon prezentotajn dum la venontaj du jaroj.

Inkluzivotaj estas programoj pri energio, trafiko, industrio kaj t.n. transiraj temoj. La ideoj estas jam almenaŭ parte konsideritaj en t.n. libroj verda (pri sekureco de energio-provizo) kaj blanka (pri transporto). Sed nur per realigo de la dek proponotaj rimedoj eblos plenumi eĉ duonon de la Kioto-devigoj.

Evgeni GEORGIEV