Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Aŭstrio

15 % kontraŭ ĉeĥa atomcentralo

La ekstremdekstra Aŭstria Libereca Partio altiris konsiderindan socian subtenon, peticiante subskribojn favore al fermo de ĉeĥa atomelektrejo en Temelin 60 km for de la aŭstra limo.

Laŭ la peticio, organizita dum semajno en januaro, oni vetou eniron de Ĉeĥio en la Eŭropan Union (EU), se la atomelektrejo ne estos fermita. Pro la peticio komplikiĝis la situacio ne nur en rilatoj inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio sed ankaŭ ene de la aŭstra koalicia registaro, en kiu partoprenas kristan-demokrata Popola Partio kaj Libereca Partio.

La ministrejo de internaj aferoj de Aŭstrio konfirmis, ke la peticion subskribis pli ol 915 000 personoj. Tio konsistigas pli ol 15 procentoj de ĉiuj aŭstroj, posedantaj voĉdon-rajton.

La Libereca Partio nomas tiun rezulton granda sukceso. La eksa ĉefo de tiu partio Jörg Haider [hajda] deklaris, ke la provo decidi la problemojn pri la sekureco de la elektrejo en la intertraktoj kun la ĉeĥa registaro en novembro 2001 fiaskis kaj pro tio oni nun devas okazigi voĉdonon de la loĝantaro.

Sendepende de tio, la partnero de la Libereca Partio en la koalicio — la Popola Partio — deklaris, ke ĝi ne subtenas la vetoon kontraŭ la eniro de Ĉeĥio al la EU.

Minaco de skismo

Jure la nuna peticio ne signifas multon. Ĝi povas nur provoki voĉdonon pri tiu demando en la parlamento. Tamen kune kun tio la peticio povas venigi gravajn sekvojn por la enlanda politika vivo de Aŭstrio kaj estigi fortan baton al la malfortika reganta koalicio, rezulte de kiu eblas provoki antaŭtemplimajn parlamentajn balotojn.

Krome la peticio povas kaŭzi nemalgrandan damaĝon al la aŭstraj-ĉeĥaj rilatoj. Miloš Zeman [zeman], ministro-prezidanto de Ĉeĥio, elpaŝante antaŭe kontraŭ la peticio, deklaris, ke ĝia celo estas ne allasi la ĉeĥojn eniri Eŭropan Union, kaj entute ne certigi atomenergian sekurecon.

La sekvinta interŝanĝo de reciprokaj riproĉoj inter Zeman kaj Haider, okazinta en la semajno de subskrib-kolekto, stimulis multajn aŭstrojn subskribi la peticion. Ŝajne la demando pri la EU-plivastigo kiel antaŭe provokas en Aŭstrio gravan debaton.

Evgeni GEORGIEV