Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Ĉu neŭtraleco neŭtraligota?

Pritraktos denove la aŭstra registaro neŭtralecon kaj eventualan eniron de la lando en Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO). Laŭ la aŭstra kanceliero, Wolfgang Schuessel [volfgang ŝusel], NATO invitis dum ĉi-jara renkontiĝo en Prago multajn ŝtatojn, inkluzive de Aŭstrio, eniri la organizaĵon. Do en Vieno oni atente konsideros la aferon.

Ne por la unua fojo Schuessel levas la demandon, ĉu rezigni pri neŭtraleco — necesa dum la malvarma milito, kiam la alpa respubliko estis premata inter orienta bloko kaj NATO-landoj, tamen nun, laŭ la kanceliero, eksmoda. Tamen aŭstroj kutimis loĝi en neŭtrala lando, kaj provoj ŝanĝi ĉi tiun situacion povus, laŭ observantoj, provoki popolan malkontenton.

Malnovaj kliŝoj

Jam delonge oni traktas Schuessel kontraŭulo de tradicio. Pasintjare, okaze de la nacia festo de Aŭstrio, li diris: “La malnovaj kliŝoj — Mozart [mocart], ĉokolado kaj neŭtraleco — malnoviĝis. Ili ne plu respondas al la realaĵoj de la 21a jarcento.” Schuessel emfazis, ke la eniro de Aŭstrio al la Eŭropa Unio (EU) iĝis “grava paŝo”, kiu montras la neeblon de daŭra neŭtraleco.

Tamen Schuessel promesis ne plirapidigi eventojn, dirante, ke Vieno pritraktas eniron laŭ la rolo de NATO en ŝanĝiĝinta mondo. NATO baldaŭ similos al la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, laŭ la kanceliero.

La aŭstra publiko, tamen, ankoraŭ ne rapidas subteni la iniciaton de Schuessel. Aŭstroj akre kritikis la militkampanjon de NATO en Kosovo en 1999. Ankaŭ la rusa prezidanto, Vladimir Putin, indikis, ke li kontraŭas aŭstran eniron — malgraŭ tio, ke post la fino de la malvarma milito la rolo de Aŭstrio kiel iaspeca bufra zono malpliiĝis.

Evgeni GEORGIEV