Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LATINO

“Novlatinaj” vortoj kaj la utilo de l’ nuna instruado pri la latina

Walter KLAG en januaro 2001 raportis en MONATO ke li donis al grupo da lernantoj 15 “novlatinajn” vortojn en la germana kun la tasko trovi por ili la originajn latinajn vortojn kaj traduki ilin en la germanan.

Certe interesa eksperimento. Kaj, se post nuraj kvar jaroj da latin-lecionoj, sufiĉe komplika tasko por la gejunuloj. Ŝajnas ke el sia eksperimento s-ro Klag tiras konkludojn ne tre favorajn por la nuna studado pri la latina.

Grandaj ŝanĝiĝoj en la instruada horaro

Mi supozas ke ne nur en Nederlando, sed ankaŭ en Germanio, precipe de post la fino de l’ 60aj jaroj en la kadro de t.n. “modernigo” de la instruado, oni draste limigis la instruhorojn por la klasikaj lingvoj. En Nederlando dum la unuaj kvar jaroj de l’ gimnazio kune (nuntempe averaĝe ankoraŭ nur po 2 aŭ 3 horoj semajne pri la latina) oni ricevas same multe da latina scio (gramatikon, vortoscion kaj sintakson mi celas) kiel antaŭ 40 jaroj (kiam mi mem ĝuis la tiaman gimnazian edukon) ni ekhavis dum la unuaj 2 jaroj de la gimnazio. Sed tiuepoke ni ja havis 6 horojn semajne por la latina en la unuaj klasoj, al kio ekde la dua klaso aldoniĝis simila instruhoraro pri la helena; poste tio ete kreskis ĝis eĉ po 9 horoj latine kaj helene en la sesa klaso! Tiutempe en la gimnazio ambaŭ klasikaj lingvoj estis devigaj. De post la sama instruada reformo el niaj mezlernejoj preskaŭ malaperis la scipovo pri la franca kaj la germana, ĉar anstataŭ por ĉiu devigaj tiuj fakoj delonge fariĝis ne tre favorataj elekteblaj studobjektoj, komplete dependaj de la gusto de l’ infanoj; nur pri la angla ankoraŭ ĉiuj ekzameniĝas¹.

Kompense, la instruadon pri la t.n. beta-fakoj (matematiko, fiziko, ĥemio, biologio, ekonomio) oni sufiĉe pliampleksigis. Kaj aldoniĝis tuta aro da devigaj novaj fakoj kiel: socia orientiĝo, ĝenerala naturscienca orientiĝo, mastrumado, tekniko, komputiliko ktp.

Miaj lernantoj en la sesa — ekzamena — klaso ricevas nun do nur po 3 horoj instruadon pri la latina aŭ helena semajne, se paroli pri ŝanĝiĝoj.

La 15 “novlatinaj” vortoj de sinjoro Klag

Sinjoro Klag prenis la sekvajn germanajn vortojn por sia eksperimento :

Planet, Pendel, Modell, Punkt, Sekunde, Skala, Gramm, reflektieren, Gletscher, Dimension, Komponente, Sport, Express, Äquator kaj la prefikson giga-. Mia unua reago, leginte ĉi listeton, estis: kial li prezentas al siaj lernantoj ankaŭ kelkajn helenajn vortojn kvazaŭ ili estus latinaj? Ĉar Planet ja klare devenas de la helena planes, planetos (“vagulo”) aŭ planein (“vagi”), Gramm (de la helena gramma, “litero”) giga- (de la helena gigas, gigantos “giganto”). Aliflanke, la vorton Gletscher mi konas nur kiel tipe germanan vorton signifantan “glaĉero” dum Sport laŭ mi etimologie devenas el la angla.

Do, se lian eksperimenton mi ŝatus refari, mi nepre elektus pli latinajn vortojn.

Problemo: kio estas etimologio?

Ke Punkt devenas de la latina punctum la lernantoj scias trovi. Kompreneble. Jam pli malfacilas kompreni ke Komponente (“komponanto”, vidu en PIV sub komponi) devenas de componens, componentis, participo aktiva prezenca de componere “konsistigi”, do, “konsistiganta”. Se la vorton Äquator (“ekvatoro”) ili sciis rilatigi al aequator, ili nepre disponis pri pli ampleksa vortaro latina ol en Nederlando oni uzas lerneje; aequator devenas de la verbo aequare “ebenigi, egaligi” k.s. plus la sufikso -tor “-anto”, “tiu kiu -as” la “salto” al ekvatoro estas tamen mirinda, certe je tiel juna aĝo. Eventuale vortare oni povus ankoraŭ eltrovi, ke aequus “justa, ekvilibra, ebena”. Sed ankaŭ tiu scio ne kondukas nin al atlasaj nocioj. Se simpla lernanto per si mem konstatas ke Sekunde (“sekundo”) devenas el la latina sequi “sekvi”, tio jam estas bona, laŭ mi, sed oni ne povas atendi ke ili scias aŭ elpensas el si mem, kiu scienca aŭ socia evoluo estigis tiun novan signifon. Komence la romianoj dividis la diurnon en tagon kaj nokton — do kun longecoj iom variaj laŭ la sezonoj. La tago dividiĝis en 12 horojn, la nokto 4 gardomaldormojn. Por armeoj tio estis konvena metodo mezuri la tempon; ĉiu soldato, ekzemple, sciis — laŭ la signaloj — kiu kiam devas gardostari.

Kiam en multe pli posta periodo la sciencistoj bezonis por siaj eksperimentoj (aŭ la politikistoj por siaj paroladoj, aŭ la monaĥoj por siaj preĝ-horoj, ktp) pli ekzaktajn indikojn, oni egaligis la tutan diurnon en 24 idente longajn horojn kaj dividis ĉiujn horojn en pli etajn erojn (minuere “erigi” de tio do devenas nia vorto minutoj — po 60 en horo).

Longatempe tio estis sufiĉe klara. Sed venis epoko pli ekzaktema; la minutojn oni refoje erigis: tio estis la dua [= sekva] erigo (secunda minutio, latine po 60 en minuto).

Etimologio estas la fako kiu pristudas detaleme pri ĉiu vorto, de kio ĝi devenas kaj samtempe ankaŭ, kio kaŭzis tra la jarcentoj la signifo-ŝanĝiĝojn. Estas nerealece supozi ke mezlernejaj lernantoj post iom da studo pri la latina scias mem eltrovi tiun postan evoluon.

Ĉu do scipovo pri la latina estas tute senutila — aŭ eĉ malutila?

Ĉiujare la mezlernejo, kie mi laboras, havas t.n. “malferman tagon”, dum kiu amaso da lernantoj de l’ 8a — lasta — jaro de la bazlernejo kune kun siaj gepatroj povas informiĝi pri la diversaj ebloj en la komplika nederlanda mezlerneja sistemo. La diversaj mezlernejaj specoj postulas po 4, 5 aŭ maksimume 6 jaroj. Gimnazio kaj ateneo estas ambaŭ 6-jaraj kaj ambaŭ rajtigas la abiturientojn al universitataj studoj. La sola diferenco inter ateneo kaj gimnazio estas ĉu okupiĝi pri la klasikaj lingvoj aŭ ne.

Tial oftegas dum niaj malfermaj tagoj la demando: kio estas la utilo de la latina kaj de la helena? Ĉu tiujn oni bezonas por, ekzemple, fariĝi kuracisto aŭ juristo? La sola honesta respondo estas, ke ambaŭ lingvoj por tio ne necesas. La klasikajn lingvojn oni pristudas ne pro ilia utilo, sed ĉar ili estas interesaj.

Estas plezuro — havante la taŭgan cerbon — okupiĝi pri komplikaj taskoj. Estas interese pere de la klasikaj lingvoj — eĉ se nur iomete — vagi tra la eŭropa kulturo de la pasintaj 27 jarcentoj. Pro la magra horaro la nunaj lernantoj ne plu povos akiri bonan traduk-kapablon dum sia gimnazia studado, sed pro la nunaj programoj ili ja renkontas tekstojn el la klasika epoko kaj plurajn el ties spuroj tra la jarcentoj: kion en la Mezepoko oni pensis pri ekzemple Katilino, kion en Renesanco, kion en la frua 20a jarcento²? Kiel evoluis la fruaj atomteorioj de la helenaj filozofoj, pere de Lukrecio en la latina, tra la Mezepoko al la moderna nuno³? Tamen, kaj ankaŭ tion mi kutime mencias dum niaj malfermaj tagoj, ekzistas ankaŭ pli rekta utilo: ofte mi rimarkas ĉe niaj 5a- aŭ 6a-klasanoj, ke tiuj kiuj plu studas la latinan, havas grandegan avantaĝon koncerne la parkerigon de l’ angla idiomo, — unu el la eroj plej timataj en la lingva parto de nia lernejo-sistemo. Ĉar multege da komplikaj idiomaĵoj de la angla estas pli bone kompreneblaj aŭ enkapigeblaj, se la latinajn praformojn oni jam konas aŭ povas diveni.

Tial, niajn lernantojn mi juĝus multe pli pozitive ol s-ro Klag ŝajnis fari.

Gerrit BERVELING

1. Kelkfoje ĉiujare mi unu tagon iras al iom granda franca urbo por aĉeti novajn francajn librojn, ĉar se juĝi laŭ la nederlandaj librovendejoj tiu lingvo ne plu funkcias, dum miajunaĝe ĉiuvendeje troveblis francaj libroj.

2. Aperis en Esperanto La konspiro de Katilino de Salustio.

3. La esperantistoj povas iomete uzi tiucele la notojn en mia Antologio latina, 3a volumo, baldaŭ aperonta.