Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

TENISO

Belulinoj en tenisejoj

En la batalo por monpremioj dum tenisaj turniroj gravas antaŭ ĉio forto de frapo, sed la veran monon oni atingas ne en tenisejo. Konsiderinde pli, kaj sen ega peno, oni povas gajni pere de reklamkontraktoj. Sufiĉas havi belecon kaj forton por sin prezenti. Por la ĉiutaga pano junulinoj-tenisistinoj gajnas per talento kaj per laboro, kaj por butero — per la beleco. Iam mongajno estis strikte ligita kun laboro. Ju pli ludis sportistino tenison, des pli multa estis ŝia gajno. Tamen nuntempaj getenisistoj decidis, ke tiel ne plu devas esti.

Oni povas supozi, ke iuj nomoj estas tre ŝatataj flanke de amaskomunikiloj, ekzemple Martina Hingis, Venus kaj Serena Williams — tre bonaj sportistinoj, sed eĉ pli ŝatataj estas tutcerte: Anna Kurnikova, Mary Pierce, Alexandra Stevenson kaj multaj aliaj. Dum la tenisturniro Wimbledon-2000 oni povis trovi Anna Kurnikova ne nur en la tenisejo. La tuta urbo estis plenigita per afiŝoj kun reklamo de sportistinaj mamzonoj de la firmao Berlei. Reklamis ilin la rusa tenisistino Kurnikova. Parto de tiuj afiŝoj restis ĝis sekvinta jaro, kvankam Kurnikova pro kontuzo ne partoprenis la sekvan turniron.

Dum ludas Kurnikova — kaj egale, ĉu ŝi venkas aŭ malvenkas — ofte ne aŭdeblas la saltanta pilketo pro la bruo de fotiloj. Nenio mirinda, ke Anna ne bezonas venki — ŝi sen tio perlaboris en 2000 plej multan monon. Chris Evert, unu el la plej belaj sportistinoj en la historio de teniso, asertas eĉ: “Kurnikova ne venkas, ĉar ŝi, elirante el vestejo, ankoraŭ rigardas sin en spegulo”. Kaj ŝia aspekto vere gravas por ŝia sukceso.

Tamen, kvankam la tendenco estas forta, dume la suprajn lokojn en la listo okupas tenisistinoj, kiuj estas kaj tre belaj, kaj tre talentaj.

Stanisław ŚMIGIELSKI/gla