Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Kurioza parko allogas turistojn

58-jaraĝa litova entreprenisto Viliumas Malinauskas ricevis alternativan nobelan pacpremion. Ĝin fondis la usona universitato de Harvardo (Ig Nobel Prize) kaj liveras veraj Nobelpremiitoj pro la laboro, kiun “ne eblas aŭ ne decas ripeti”. La organizanto de la ceremonio pri enmanigo de la premio estas humura sciencrevuo Annals of Improbable Research.

La laŭreato estas iama sportisto, nomita ankaŭ “la reĝo de fungoj”. Li sukcesis kolekti sovetiajn skulptaĵojn, kiuj fariĝis superfluaj post la ŝtata sendependiĝo de Litovio. El ĉiuj anguloj, urbaj placoj kaj urbetoj li kunportis al sia apudarbara parcelo en Grutas, apud banloko Druskininkai, skulptaĵojn de grandaj komunismaj eminentuloj de Sovetio kaj enmetis ilin en de li kreitan parkon.

La kreon de tiaspeca parko multaj kontraŭstaris. Kelkaj dekstraj organizaĵoj vidis en tiu iniciato malhonorigon de la viktimoj de la sovetia reĝimo.

Tamen la parko fariĝis granda kuriozaĵo de la regiono kaj lando kaj altiras multajn litovajn kaj fremdlandajn turistojn. La kreinto de la parko diris, ke ĉi-jare la parkon vizitis ĉirkaŭ 200 000 vizitantoj el cent landoj. Malinauskas jam investis en la parko 1 milionon da usonaj dolaroj kaj intencas investi pliajn 125 000.

Nun la laŭreato de la alternativa Nobelpremio intencas mem fondi premion kaj aljuĝi ĝin ĉiujare la 1an de aprilo, en la tago de ŝerco kaj mensogo. Pro kiuj meritoj la premio estos atribuata, ĉi-momente ne klaras, sed probable pro io gaja samkiel la alternativa Nobelpremio.

La parko de la sovetiaj skulptaĵoj estiĝis kvazaŭ hobio por entreprenisto Viliumas Malinauskas. Profesie li estras firmaon, kiu okupiĝas pri konservado de beroj kaj fungoj.

LAST

La parkon de Viliumas Malinauskas oni prijuĝis en Usono.

El ĉiuj anguloj de Litovio skulptaĵoj de komunismaj eminentuloj venis al la apudarbara parko en Grutas, Litovio.