Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Agrikulturo

Tro da sterkaĵo pli nocas ol utilas

Ĉinio estas la lando kiu plej multe produktas kaj konsumas kemian sterkaĵon. Sed por produkti unu plian kilogramon da greno, oni devas uzi unu plian kilogramon da kemia sterkaĵo. Specialisto de la Ĉina Akademio de Sciencoj diris, ke sen kemia sterkaĵo, eble duono de la ĉinoj nun malsatus.

Ĉiuj landoj de la tuta mondo senescepte alfrontas la saman problemon: estas uzata pli kaj pli multe da kemia sterkaĵo, sed la grena produktokvanto ne proporcie kreskas. De 1984 ĝis 1994 en Ĉinio la uzata kvanto da kemia sterkaĵo duobliĝis, dum en la sama periodo la grena produktokvanto plimultiĝis je nur 9,1 %.

Laŭ koncernaj specialistoj, la kvanto da kemia sterkaĵo uzata sur unuo da areo jam atingas 1,6-oblon de la monda meznombra kvanto. Ofte la perdokvanto de nitrogena sterkaĵo estas ĉ. 45 %, kio signifas ke dum unu jaro pli ol 20 miliardoj da juanoj estas foruzitaj vane sur la kampoj.

Ankaŭ la malmultaj specoj de kemia sterkaĵo malbone influas la agrikulturon. En la ĉina merkato nun estas nur kelkcent specoj, dum en Japanio estas almenaŭ 10 000.

Cetere, grandkvanta uzo de kemia sterkaĵo kaŭzas ankaŭ poluadon. El 130 grandaj lagoj pli ol 60 suferas pro serioza poluado kaŭzita de troa sterkado. Precipe en la regionoj de Pekino, Tianjin kaj Tangshan, duono de la urboj kaj vilaĝoj havas sub la tersurfaco malbonkvalitan akvon, netaŭgan kiel trinkakvon, pro troaj nitratoj.

MU Binghua