Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enkonduko

Estimataj gelegantoj,

kun kiom da esperoj ni eniris la unuan jaron de l’ nova jarmilo, sed nun, ĉe ties fino, ni malĝoje devas konstati, ke ĝi en grandaj partoj de l’ mondo tute ne estis bona, eĉ male, ni devis sperti aron da problemoj, obstakloj, regresoj kaj katastrofoj. En preskaŭ neniu el la kutimaj krizaj regionoj malaperis la konfliktoj aŭ militoj, parte ili eĉ akriĝis kiel en Palestino. Dum la lastaj monatoj de tiu ĉi pasanta jaro la mondon skuegis terorismo antaŭe ne imagebla, kiam fanatikuloj murdis milojn da homoj en Usono per metodoj terure kruelaj. Paralizitaj pro tia abomenaĵo ni angoris: ĉu sekve ni suferos trian mondmiliton? Bonŝance tio ne okazis, sed la sekvoj de la atencoj de septembro estas ankaŭ sen tia ekstrema eksplodo teruregaj, sen pozitiva perspektivo. Ni devas vivi plue sen sento de sekureco, pli ĝuste: neniu el ni scias, kiam kaj kie okazos nova terorista kruelaĵo, kies viktimo povus esti ĉiu el ni. Krome, pro pli striktaj leĝoj jam nun en multaj landoj homoj suferas severajn limigojn de rajtoj kaj liberoj. En tiu ĉi streĉa situacio ankaŭ ne tro multe konsolas, ke fine de la jaro almenaŭ en Nord-Irlando reaperis espero pri paciĝo kaj ke teroristoj de la eŭska ETA iomete reduktis murdadon. Sed cetere, kion atendi kaj esperi pri la nova jaro? La kutimaj prognozoj valoras nenion, kaj profeto estas neniu el ni. Mi povas nur deziri al ĉiu unuopa el vi, ke vi fartos bone. Sed mi konfesas, ke estas malfacile esti optimisto pri la plua evoluo de tiu ĉi jarmilo.

Sincere via Stefan Maul