Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Konsternis parlamentanojn la sanstato de la litova ĉefministro Algirdas Brazauskas. Dum parlamenta parolado Brazauskas komencis sencele babili: “Kelkfoje li parolis pri la samo, kaj li ne povis prezenti klarajn respondojn,” notis liberala deputito. Tamen defendis sian 69-jaraĝan ĉefon socialdemokratoj, dirante, ke kulpas laborstreĉo kaj la grandaj ŝarĝoj de la ĉefministra ofico.
Sed poste televidaj spektantoj rimarkis, kiel Brazauskas miksas diversajn nociojn. Regis plia malkontento, kiam la ĉefministro, dum renkontiĝo kun eksterlandaj investantoj, longe parolis pri la atingoj de socialismo, kiam Brazauskas estris la litovan komunistan partion.
La ĉefministro forte neis, ke lia sanstato maltrankviligas: “Tiuj, kiuj dubas pri mia sanstato, veturu al malsanulejo kaj kontrolu,” li diris. Neniu leĝo postulas, ke ŝtatestro prezentu atestilojn pri sia fizika kaj mensa stato. Tamen la ŝtatprezidanto de Litovio, Valdas Adamkus, proprainiciate informas la litovojn pri sia sanstato. Certe la ĉefministro ne intencas sammaniere agi.
LAST
Ĉefministro Algirdas Brazauskas: ĉu kapabla plenumi sian oficon aŭ ne?