Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Litovio

Entreprenistoj interesiĝas pri prizonoj

La prizonoj de la litova ĉefurbo Vilnius fariĝis allogaj objektoj por eksterlandaj investantoj. Britoj en la izolejo-prizono de Lukiškes volas organizi modernan distran centron. En striktreĝima punlaborejo la francoj deziras malfermi internacian instituton kun studenta urbeto.

Britaj entreprenistoj jam komencis interparolojn kun la ministrejo pri juro por akiri komplekson de ejoj en malnova urboparto, kie funkcias la prizono de Lukiškes. Rekompence ili pretas konstrui novan prizonon ie en la antaŭurbo de Vilnius.

La nunan prizonon oni komencis konstrui en la dua duono de la 19a jarcento. Kelkaj el la konstruaĵoj havas arkitekturan valoron. La novaj posedantoj prizonkamerojn rekonstruus por tie establi komfortajn apartamentojn, kaj fermitajn prizonkortojn ili reorganizus al imponaj vintraj ĝardenoj. Se vere okazus tiel, Lukiškes fariĝus la plej granda tiuspeca komplekso en Eŭropo.

Litovdevena entreprenisto el Francio, Jean Malinauskas, revas pri moderna instituto anstataŭ striktreĝima punlaborejo. La kolonio nun funkcias en vasta iama monaĥejo, kie, laŭ opinio de la entreprenisto, povus enlokiĝi eĉ studenta urbeto.

Dum eksterlandaj entreprenistoj pentras siajn viziojn, litovaj aŭtoritatuloj reagas prudente, i.a. ĉar la tuta reorganizado kostus multe da mono, kiu ĉiam mankas. Tamen, en la mondo pluraj hoteloj instaliĝas en iamaj prizonoj, ekzemple Löwengraben en Lucerno (Svislando) kaj Breakwater Lodge en Kaburbo (Sud-Afriko). Ankaŭ la istanbula Four Seasons pri sia deveno iel silentas.

LAST

La prizonon de Lukiškes britaj entreprenistoj jam imagas kiel modernan distran centron