Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Yamasaki Seikô certe scias, sed ne menciis en sia interesa artikolo pri la japana lingvo (MONATO 2001/9, p.22-24, ke, krom SVO- kaj SOV-lingvoj, estas en la mondo VSO-lingvoj (t.e. lingvoj, kiuj uzas la vortordon verbo-subjekto-objekto), inter ili la keltaj. Tiu ordo estas precipe konvena, kiam oni simultane interpretas, ĉar la interpretisto tuj komprenas pri kio temas iu ajn frazo, dum ĉe SOV- kaj SVO-lingvoj, oni devas atendi ĝis la fino aŭ (iom malpli ĝene) ĝis la mezo de la frazo por kapti la sencon. Legantoj, kiuj ŝatus iom lerni pri unu el tiuj VSO-lingvoj, povas legi surrete mian broŝureton La Gaela Lingvo, vizitante la TTT-paĝon www.iol.ie/~carsfrn kaj alklakante la ligon kun la sama titolo.
Garbhan MACAOIDH, Irlando