Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NEDERLANDO

Prediki por malpropra paroĥo

En 2001 i.a. Roterdamo estis “eŭropa kultura ĉefurbo”, kio montriĝis bona okazo iom refreŝigi la ĝeneralan aspekton de la urbo, rekonstrui kelkajn placojn, inviti iom pli da turistoj ol kutime. Krom tio estis bona grundo por kulturaj kaj edukaj projektoj. Interalie fine de la somero oni surscenigis — aŭ pli ĝuste surriverigis — unu operon de Verdi en sufiĉe nekutima amplekso; bedaŭrinde la nederlanda pluvemo ruinigis grandparte ĉi tiun entreprenon.

Konfrontiĝaj predikoj

Tute alia afero, verŝajne unika en la mondo, estis iniciato sur religia kaj mondkoncepta nivelo: sub la intence provoka titolo konfrontiĝaj predikoj, iom pli ol 50 moskeoj, temploj kaj kristanaj preĝejoj en Roterdamo dum certa periodo invitis predikontojn el aliaj tradicioj, por ke tiuj foje venu “prediki por malpropra paroĥo”. Celo estis efektive elprovi ĉu la religioj povas pozitive kontribui al reciproka interkompreniĝo ĉe la transiro de nia moderna mult-etna al serioze mult-kultura socio. Kadre de tiu ĉi projekto, komence de oktobro 2001 la ĉef-muftio de Bosnio, ŝejko Mustafa Ceric, predikis en la roterdama remonstranta preĝejo pri la temo “krei fortan kaj paceman rilaton inter islamo kaj Okcidento”. Por estontaj eŭropaj kulturaj ĉefurboj tiu ĉi iniciato, en reciproka respekto aŭskulti unu la aliajn, ŝajne estis imitinda ekzemplo.

Gerrit BERVELING