Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Koncerne la artikolon “Hontinda vizito” (MONATO, 2001/9, p.13), mi volas esplori historian fakton. La aŭtoro kritikas la viziton de ĉefministro Koizumi al la ŝintoisma templo Yasukuni. La templo, kiel li ĝuste mencias, apoteozas soldatojn kaj militservantojn, kiuj mortis por sia patrujo. Estis apoteozitaj ĉ. 2,5 milionoj da militpereintoj ene de modernaj militoj (inkluzive la duan mondmiliton) de Japanio, sed ne milionoj da civilaj militviktimoj dum la milito. Japanio senkondiĉe kapitulacis je la aliancanoj la 15an de aŭgusto 1945. Tiun daton oni ceremonias ĉiujare por memori la militpereintojn (inkluzive de soldatoj kaj civiluloj) aŭ en la templo Yasukuni aŭ aliloke. Ĉefministro Koizumi deklaris, ke li vizitos ĉi-jare la templon la 15an de aŭgusto. Kadre de ŝtormoj da kondamno enlanda (el maldekstrula angulo) kaj eksterlanda (ĉefe el Ĉinio) kontraŭ la vizito, li tamen devis ŝanĝi la vizittagon al la 13a de aŭgusto. Ĝenerale videblas alilande la vizitoj de prezidantoj aŭ ĉefministroj al propraj naciaj tombejoj aŭ similaj lokoj, kie pereintaj soldatoj eterne dormas. Kvankam Yasukuni ne estas tombejo, ĝi kompareblas kun ekz. Arlington de Usono. Ne kompreneblas kritikoj kontraŭ la vizito de ĉefministro al la templo. La aŭtoro duonĝuste asertas, ke la vizito de la ĉefministro al Yasukuni klare atencas la japanan konstitucion, kiu apartigas politikon kaj religion. Jes, li pravas, sed duone, ĉar li neniom mencias la novjaran viziton de ĉefministroj kaj aliaj al la ŝintoisma templo Ise, kie estas apoteozita la prapatro (aŭ prapatrino) de la Imperiestro. Duobla normo! Plue, la aŭtoro diras, ke “en Yasukuni estis sekrete apoteozitaj gravaj militkrimuloj”. Ne ekzistas termino “gravaj militkrimuloj”, sed “klaso-A militkrimuloj”, kiuj tamen estis tiaj etikeditaj en Tokia Tribunalo (ekvivalenta je Nurnberga Tribunalo), kaj tiu Tokia Tribunalo mem verdiktis maljuste kaj kvazaŭ-linĉe baze de post-afera juro. La siatempaj usonaj gvidantoj ne estis juĝitaj nek kondamnitaj pro la masakro de kelkcentoj da miloj da senkulpaj civiluloj en Hiroŝima, Nagasaki kaj Tokio. Kial? Kaj la aŭtoro konkludas, ke mortis en aziaj landoj 20 milionoj da homoj; falis “nur” 3,5 milionoj da japanoj, kaj ke simple kalkulite, unu japana soldato mortigis po preskaŭ 6 homojn. Ĉu tiuj 20 milionoj da azianoj estis ĉiuj mortigitaj de Japana Imperia Armeo? Kaj ĉu tiuj militfalintaj 3,5 milionoj da japanoj ĉiuj estis soldatoj? Aŭtentike, du trionoj de tiuj 3,5 milionoj da pereintaj japanoj estis civiluloj. Trompas la eldiro “unu japana soldato mortigis po preskaŭ 6 homojn”. Tiu ĉi kontribuaĵo estas hontinda.
IGARASI Takeo, Japanio