Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko007596EŬROPA UNIO

Nunaj nanoj: kiel kunvivi kun giganto?

La Eŭropa Unio (EU) baldaŭ estos preta ricevi novajn membrojn, ĉefe el orienta Eŭropo. Tamen unu el la eventualaj 13 novaj aliĝintoj estos Malto, insula nanolando en Mediteraneo. Ĝis nun, nur unu alia nanolando aliĝis al EU, nome Luksemburgo, unu el ĝiaj kunfondintoj. Kio pri la kvin aliaj eŭropaj nanolandoj? Ĉu ankaŭ tiuj aliĝos — kaj kiel aliĝo efikos sur la lingvo-politikon de la unio?

Post Luksemburgo, la plej malgrandaj sendependaj landoj en Eŭropo estas Andoro, Malto, Liĥtenŝtejno, San-Marino, Monako kaj — la plej malgranda — Vatikano. Krom Malto, neniu el tiuj landetoj petis aliĝon al EU. Liĥtenŝtejno, kiel Svisio, estas membro de Eŭropa Asocio pri Libera Komerco: jam de 1918 ĝi estas forte ligita al Svisio. Ekzemple, Svisio funkciigas ĝiajn telefonan kaj poŝtan servojn, kaj Liĥtenŝtejno uzas svisan valuton. Liĥtenŝtejno konsiderus la union, nur se Svisio aliĝus. La du landoj estas kontentaj resti en komuna ekonomia zono sen perdo de politika sendependeco.

Seksaj orientiĝoj

Monako kaj Vatikano ne povos aliĝi al EU. Vatikano ĵus kondamnis “malpian” EU-ĉarton pri bazaj rajtoj: la ĉarto promesas egalajn rajtojn al ambaŭ seksoj kaj por ĉiuj seksaj orientiĝoj. Por aliĝi, Vatikano devus akcepti la ĉarton. Krome, EU rigore postulas demokration: en Vatikano la papo plenpovas, kaj la sola elemento demokrata okazas, dum estas elektata nova papo. Ankaŭ Monako verŝajne ne sufiĉe demokratas por partopreni en EU. Nacia konsilantaro estas la sola demokrata institucio en Monako, tamen neelektita princo rajtas malakcepti ajnan leĝon aprobitan aŭ eĉ proponitan de la konsilantaro. Krome, nur 16 % de la loĝantoj de Monako estas civitanoj kun voĉdonrajto. Por membriĝi en EU, kaj Vatikano kaj Monako devus profunde ŝanĝi siajn politikajn strukturojn.

Restas Andoro kaj San-Marino. Ambaŭ jam subskribis interkonsenton pri dogana unio kun EU. Tio signifas, ke ne ekzistas tarifoj inter ili kaj EU; ankaŭ ke ili subtenas samajn tarifojn kun eksteraj landoj. Laŭ reprezentanto de Andoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN), Andoro ankoraŭ ne oficiale konsideris aliĝon. Laŭ reprezentanto de San-Marino, la nova registaro ĵus proponis diskuti aliĝon.

Naciaj simboloj

San-Marino, Vatikano, Monako kaj Andoro, kvankam ne aliĝintaj al EU, tamen uzas valutojn, kiujn la eŭro baldaŭ anstataŭos. Efektive ili troviĝas en la eŭro-zono kaj baldaŭ uzos eŭrojn. Tiuj ĉi landoj, krom Andoro, tradicie fabrikas lirajn aŭ frankajn memor-monerojn: EU permesos al ili fari ankaŭ eŭro-monerojn kun naciaj simboloj.

Kiam la orient-eŭropaj landoj eniros la union, iliaj lingvoj aŭtomate oficialiĝos: tradukendos EU-dokumentoj en eventuale 10 novajn lingvojn. Tamen la lingvoj de nanolandoj ne havas egalajn rajtojn. La malbone konatan luksemburgan lingvon, Letzebuergesch, EU ignoris ekde la komenco. Tamen la lingvo estas vaste uzata, ankaŭ en elementaj lernejoj, kaj estas unu el tri oficialaj lingvoj.

La malta estas semida lingvo, kiu similas la araban, sed kun multaj vortoj prenitaj de la itala. Ĝi kaj la angla estas oficialaj lingvoj de Malto. EU intencas ignori la maltan kaj kalkuli Malton kiel plian anglalingvan landon. EU argumentas, ke ĉiuj maltanoj parolas la anglan, sed ŝajnas, ke maltanoj ofte intermiksas kaj konfuzas la du lingvojn.

Amuza problemo

Se Liĥtenŝtejno, Monako aŭ San-Marino decidus aliĝi al EU, supozeble estiĝus neniu lingvo-problemo: iliaj oficialaj lingvoj estas respektive la germana, la franca kaj la itala. Tamen la popoloj de la tri landoj parolas neoficialajn dialektojn: la alemanan, la monakan kaj la romanjan. Kaj estus kreita amuza problemo, se Vatikano iel sukcesus membriĝi en EU: Vatikano rajtus postuli, ke ĉiuj dokumentoj estu tradukitaj en ĝian oficialan lingvon, la antikvan latinan.

Tamen, se Andoro aliĝus al EU, estiĝus neniel amuza, sed serioza problemo: ĉu aldoni la katalunan al la oficialaj EU-lingvoj? La kataluna estas la sola oficiala lingvo de Andoro, kvankam multaj andoranoj parolas la francan aŭ la hispanan. Se EU kontraŭus oficialigon de la kataluna, verŝajne katalunoj en Hispanio kaj Francio kolerus pro la perdita eblo plivalorigi sian lingvon. Inverse, eble Hispanio kaj Francio protestus pro plenrajtigo de “dialekto”, kiun ili ne subtenas. Ankaŭ aliaj landoj eble timus precedencon oficialigi tiel nomatan “regionan” lingvon.

Resume: en EU ne ekzistas diskriminacio kontraŭ nanolandoj, nur tamen fakte kontraŭ la lingvoj de Luksemburgo kaj Malto kaj teorie — se aliĝus la aliaj nanolandoj al EU — kontraŭ ankaŭ ties lingvoj. Ĉu elpenseblas pli racia solvo de la lingvo-problemo — eble solvo proponita de pola kuracisto en la 19a jarcento ... ?

Thomas Eccardt