Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ARGENTINO — ĈILIO

Tra la Andoj boate

Estas ĝenerale akceptita principo, ke la akvejo inter du landoj rekomendindas kiel limo inter ili. Sed tio entute ne eblas en la suda parto de Latin-Ameriko. Tie estas ja riveroj, kiuj fontas el la orienta flanko de la anda montoĉeno kaj poste fluante trakrucas ĝin por enflui Pacifikon. Ekzemplo tiurilate estas riveroj Manso, Futaleufu kaj Hua-hum. Tiu geografia kaprico jam kaŭzis akrajn disputojn inter la frate samlingvaj ŝtatoj Argentino kaj Ĉilio.

Unu el tiuj problemaj akvejoj komenciĝas apud la argentina turisma urbeto San Martín de los Andes, kie situas lago Lacar [lakár] kaj altaĵo Nonthue. El tiu lasta fontas la rivero Hua-hum, en kiu antaŭ kelkaj jaroj ni surakvigis nian kanuon. Sed post malmulte da tempo nia remado jam fiaskis, ĉar mia kunulo estis forgesinta sian personan legitimilon. Sen ĝi oni ne permesis al ni transpasi la argentinan-ĉilian landlimon. Sed la akvo ne bezonas tiun formalaĵon kaj daŭrigas sian fluon trans la limo, enfluante la lagon Pirehueico [pireueiko].

Dubindas ĉu vere temas pri lago. Ĝia tre longa, tre mallarĝa baseno sugestas ja, ke tio tre verŝajne estas rivero, retenita de erupciaĵoj de vulkano Choshuenco [ĉoŝuenko], situanta je 2415 m super la marnivelo. La pramo veturas preskaŭ du horojn de la orienta ekstremaĵo de la lago ĝis Puerto Fuy [fuj], kie komenciĝas la samnoma rivero. Ĝin oni priskribis al mi kiel unu el la plej sovaĝaj riveroj de Patagonio.

Komence mi ne volis kredi tiun aserton. Ĉar tie, kie en antaŭaj okazoj mi estis vidinta la riveron, ĝi fluadis senkaprice. Do, mi invitis junan amikon por esplori la akvejon, veturante en mia pneŭmatika boateto. Tranoktinte en Puerto Fuy, ni plenblovis la boaton, enmetis la pakaĵon kaj remis al la proksima akvofunelo.

Komence ni ĝuis plezuran kunfluadon. Sed tre (eĉ tro!) baldaŭ la situacio radikale ŝanĝiĝis. Sovaĝaj rapidfluejoj kaj kaskadoj alternis, nin devigante albordigi la boateton. Ofte ni grimpis laŭ la roka bordo trenante la pakaĵon, la boaton kaj nin mem per ŝnuregoj. En kelkaj lokoj mi riskis traremi rapidfluejojn kun la pakaĵo — sen mia amiko, kiu sekvis min, irante inter la rokaĵoj de la riverrando.

Post ses horoj de tiaj akrobataĵoj ni estis plene elĉerpitaj kaj decidis fini nian surakvan veturon. Suprengrimpinte la dekstran taluson, ni trenis la boaton al la rando. Mi proponis tie bivaki. Ni ja kunportis dormosakojn . Sed mia kunulo ne fidis je la arbarega ĉirkaŭo kaj preferis tranokti pli komforte aliloke. Erare ni supozis, ke la ŝoseo de Puerto Fuy al Neltume proksimas. Sed serĉante vojon tien, ni ne trovis ĝin. Krome densa aro da bambutigoj baris la antaŭeniron en la arbarego. Do, kun nia boato kaj pakaĵo estis apenaŭ eble atingi la ŝoseon.

Nun ni memoris, ke sufiĉe proksime ni estis vidintaj antaŭe kabanon sur altaĵo de la bordo. Tial ni konsentis, ke Tomaso, mia juna amiko, iros tien por dungi du virojn, kiuj konas eliron kaj portos nian pakaĵon. Efektive post pli ol unu horo mia kunulo revenis kun du viroj, kiuj konis apenaŭ troveblan vojeton. Laŭ ĝi ni atingis la ŝoseon, kiam eknoktiĝis. Sed nun niaj helpantoj ne volis akompani nin ĝis la proksima vilaĝo Neltume. Ili preferis iri hejmen antaŭ la nokto, timante pumon. Mi respondis, ke tiuj kategoj kutime ne atakas homojn. Sed ili asertis, ke antaŭ kelkaj tagoj pumo mortigis virinon kaj manĝis parton de la viktimo. Do, ni pagis la portintojn. Feliĉe alveturis kamioneto kaj per ĝi ni atingis la vilaĝon.

La sekvan matenon ni reiris piede al la rivero Fuy por admiri denove ĝiajn sovaĝajn fluejojn. Tiam nin impresis la impona akvofalo Huilo-huilo, kiu elverŝas la akvojn de Fuy al profundego. Belega estas la arbarega vegetaĵaro, kiu ĉirkaŭas tiujn pentrindaĵojn.

Jarojn poste mi kun amikino revenis al tiu loko. Mi montris al ŝi tiun belan arbaregan akvofalon. Poste ni veturis al lago Panguipulli [pangipuji], kie Fuy enfluas. Tie ni luprenis boaton por veturi laŭ rivero Enco [enko] ĝis lago Riñihue [rinjiue]. Trapasante la facilajn rapidfluejojn de Enco, ni vidis plurfoje anasojn kun belaj oranĝaj bekoj. Ili latine estas nomataj Merganetta armata. Tiuj birdoj specialiĝis manĝi estaĵojn en la oksigenriĉa akvo de la rapidfluejoj.

El la lago Riñihue fluas rivero San Pedro, kiu enverŝas siajn akvojn en grandegan riveron Calle-calle [kajekaje]. Sur ties bordo situas la grava ĉilia urbo Valdivia. De tie ni veturis tre komforte en granda turisma ŝipo al la antikvaj fortikaĵoj de Niebla kaj Corral [koral], per kiuj en la epoko de hispana kolonio oni defendis tiun urbon kontraŭ malamikoj kaj piratoj. Tiuloke, finfine, la akvoj de argentina lago Lacar enfluas Pacifikon.

Werner SCHAD

De lago Pirehueico oni rigardas domojn de Puerto Fuy kaj la komencon de rivero. (Foto: W. Schad)

Sovaĝaj rapidfluejoj nin devigis albordigi la boateton. (Foto: W. Schad)

Mapo de la regiono inter Argentino kaj Ĉilio.