Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POEZIO

Rose Ausländer 100-jara

Rose Ausländer naskiĝis la 11an de majo 1901 en Ĉernovic (Bukovina, tiutempe aŭstria kronlando). Ŝi studis literatursciencon kaj filozofion. Tiam influis ŝin precipe aŭtoroj Karl Kraus, Stefan Heim, Georg Trakl, Spinozo, Platono, Freŭdo kaj Brunner.

Meze de 1930j en Ĉernovic, kien ŝi revenis post kelkjara loĝado en Usono, ne plu povis aperi germanligvaj gazetoj, kaj ŝi, laborinta en unu el tiuj, perdis laborlokon. En la sekvintaj jaroj ŝi laboris en diversaj lokoj, kaj, malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj, en 1939 tamen publikigis sian unuan poemlibro “La ĉielarko”, kiu ne trovis multajn legantojn. La poetino sukcesis postvivi la nazian regadon en la urbo, loĝante en diversaj kelaj kaŝejoj kune kun sia patrino. Nur la literaturo, filozofio kaj verkado donis fortojn por ĝisvivi la liberiĝon.

En 1946 Rose Ausländer denove migris en Usonon. Sekve de la perdo de la tre amata patrino, ŝi dum pluraj jaroj ne plu estis kapabla verki germanlingve kaj kreis nur anglalingvajn poemojn. En 1957 ŝi estis enkondukita en la modernan germanan literaturon, kaj influite de tiuj spertoj, ŝi reekuzis la germanan lingvon, kaj samtempe radike ŝanĝis la stilon de siaj poemoj. Poste ŝi fervore verkadis malgraŭ fojfojaj publikigoj. En 1964 ŝi definitive revenis en Eŭropon. Unu jaron poste aperis ŝia dua libro Blinda somero. Daŭre kreskis la intereso al ŝia poezia lingvaĵo. Ŝiaj poemoj iĝis konataj, ŝi ricevis distingojn kaj premiojn. Post multaj apartaj libroeldonoj, estis eldonita ŝia 8-voluma kompleta verkaro. Rose Ausländer mortis la 3an de januaro 1988.

La temaro de ŝiaj poemoj ampleksas precipe biografiajn spertojn el la juneco, el la tempo de la persekutado kaj el la kvazaŭ ermita situacio en la maljunulejo, kie ŝi loĝis dum siaj lastaj jaroj. Pri la vivoranda ekzisto dum la persekutado ŝi skribis: “Skribi estis vivi. Transvivi”. Tio same validas ankaŭ por ŝiaj lastaj jaroj. Vivofine, la poemoj atingis altan gradon de ekstera simpleco lige kun interna riĉeco.

Ŝi neniam menciis Esperanton, kvankam multe okupiĝis pri lingvoj. Jen estas poema specimeno kun la aparte grava titolo por esperantistoj: “Espero”:

Kiu esperas, estas juna. Kiu povus spiri sen espero, ke ankaŭ estonte rozoj sin malfermos.

Franz-Georg RÖSSLER

Rose Ausländer: akvarelo de Rita Rössler-Buckel

Rose Ausländer kun Helios Hecht en Nov-Jorko (1929)