Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

vi scias, ke artikolojn aperintajn en MONATO oni povas legi parte ankaŭ en nia hejmpaĝo. Nun ni iris paŝon plian: de kelka tempo MONATO estas eldonata ne nur en formo de papera magazino, sed ties tekstoj (sen ilustraĵoj) estas sendataj ankaŭ rete al petantoj. Provizore la reta versio estas senkosta, ĉar la funkciado estas ankoraŭ testata. Verŝajne ekde la unua de januaro 2002 la servo iĝos pagenda. Ekzistas du retaj versioj: la askia kaj la unikoda. La askia versio estas legebla per la plej bazaj tekstiloj de ĉiuj komputiloj kaj sen bezono de iuj apartaj tiparoj. Ĝi uzas la tiel nomatan x-surogaton. La unikoda versio uzas la XHTML-normon kaj povas esti legata per modernaj kroziloj kiel Netscape aŭ Internet Explorer kaj per poŝtiloj kiel Outlook Express. Por aliĝi al la askia versio vi sendu retmesaĝon al servilo@fel.esperanto.be kaj skribu en la temlinio la jenajn du vortojn: subscribe monato-x; por aliĝi al la unikoda versio sendu retmesaĝon al servilo@fel.esperanto.be kaj skribu en la temlinio la jenajn du vortojn: subscribe monato-xhtml. Se vi volas ion demandi, skribu al monato@fel.esperanto.be. Kiel mi skribis antaŭ kelka tempo pri El Popola Ĉinio, reteldono ne povas anstataŭi paperan revuon. Do nia retversio estas nur aldona servo. Avantaĝo estas ke oni povas legi tekstojn antaŭ alveno de la kajero — do io por senpacienculoj. Kaj homoj, kiuj pro iuj kialoj ne povas aŭ volas aboni la paperan magazinon, povas tamen legi ĝin. Ni do deziras multe da legoplezuro!

Sincere via Stefan Maul