Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Manlavado

Finfine EU-komisiono en Bruselo ellaboris ankaŭ normon Teknikoj de efika lavado de manoj, kiu baldaŭ validos en ĉiuj membroj-ŝtatoj de Eŭropa Unio. Inter la gravaj kondiĉoj por membriĝo de novaj, precipe orientaj landoj, estos ankaŭ tiu ĉi klara normo, kiu savos la higienon de l’ tuta kontinento. Vi povas mem testi la metodon laŭ la subaj desegnaĵoj kaj klarigoj.

1. Interfrotu la manplatojn.

2. Metu la dekstran manplaton super la dorson de la maldekstra mano kaj inverse.

3. Frotu la interplektitajn fingrojn je interno de la manplatoj.

4. Lavu la kurbigitajn fingrojn.

5. Alterne lavu la dikfingrojn.

6. Frotu la fingropintojn sur la kontraŭa manplato.

Finu la lavadon de manoj per lavado de la pojnoj.

EU-komisionano S. ŚMIGIELSKI