Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Necesa instrukcio

Nia pola leganto Stanislao Śmigielski en Urba Muzeo de Vroclavo ŝtelobservis mirindan instrukcion pri uzado de necesejo. Ĉar ĝi povas esti modela por ĉiuj muzeoj de l’ mondo, sube vi trovas Esperanto-version de tiu ĉi epokfaranta verko.

1. Necesejo ĉiam devas esti prizorgata en pureco.

2. Oni devas ne ĵeti rubaĵon, ĉifonojn, cigaredstumpojn, alumetojn kaj manĝaĵrestaĵojn en la defluilon.

3. Oni devas ne eniri per piedoj en la pelvon, sed sidadi tiel ke la pugo tute kaj ekzakte adheru al la ringo de neceseja seĝo. Torso devas esti kurbigita kaj pezpunkton oni devas transporti de piedoj al sidvangoj, metante manojn laŭlonge de genuoj. Oni devas sidi tiel, ke fekaĵo falu en la defluilon kaj ne sur sidilon, samtempe oni devas klopodi ne malsekigi tiun ĉi per urino; tiucele oni devas teni la urinorganon, direktante ĝin al la defluilo.

4. Uzante la necesejon por pisado, oni proksimiĝu kiel eble plej multe, palpante la pelvon leĝere per genuoj, kliniĝu antaŭen eligante la urinorganon, klinu ĝin malsupren kaj elpremu urinon ĝis lasta guto. Oni devas ne foriri antaŭ totala finiĝo de eligo de urino, por ne disŝprucigi ĝin sur plankon. Tiel planko ĉirkaŭa estos seka!