Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BALKANIO

Interkonsento pri komerca liberigo

Sub la patroneco de la Pakto pri Stabileco en Sudorienta Eŭropo, ok Balkan-landoj subskribis interkonsenton pri regiona komerca liberigo. Sekve de ĝi ekde la 1a de januaro 2003 Albanio, Bulgario, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Jugoslavio, Makedonio kaj Rumanio transformiĝos en liberkomercan zonon.

Ili interkonsentis pri la estigo de reto el reciprokaj kontraktoj pri libera komerco ĝis 2002 kaj — post la trapaso de transira periodo de ses jaroj — liberigo de almenaŭ 90 % de la komerco inter la menciitaj landoj. Tiuj kontraktoj devas enhavi ankaŭ klaŭzojn por la estonta liberigo de servoj samkiel por harmoniigo de la regularoj en la sferoj de dogano, normoj, impostoj, konkurenco kaj intelekta proprieto. La respubliko Moldavio, nova membro de la Pakto, esprimis en deklaro sian intencon aliĝi al tiu regiona komerca liberigo.

Rezulte de la atingita interkonsento oni devos forigi ne nur doganojn, sed ekde la 1a de januaro 2003 ankaŭ 90 % de la nun funkciantaj tariflimigoj — kvotoj por importo de certaj varoj, kiuj en la koncernaj landoj ĝuas specialan protekton. La ceteraj 10 % de la reciproka komerco povas esti protektataj per doganoj aŭ tariflimigoj, sed ne por pli longa periodo ol ses jaroj.

En la dokumento oni rekonas la specialan statuson de tiuj landoj, kiuj subskribis ĝin kaj kiuj samtempe estas kandidatoj por aliĝi al la Eŭropa Unio. La interkonsento estis farita enkadre de la laborgrupo pri liberigo kaj plifaciligo de la komerco de la Pakto. En la pretigo de ĝia teksto partoprenis reprezentantoj de la Eŭropa Komisiono, Monda Banko, Internacia Komisiono pri Eŭropo, Britio, Svislando, Usono, Slovenio, Hungario kaj Turkio.

La antaŭvidata reto kreos merkaton de 55 milionoj da konsumantoj en sud-orienta Eŭropo kaj pli fortajn stimulojn por eksterlandaj investoj en tiuj landoj. Tiu komerca iniciato respondas krome al la postulo pri regiona kunlaboro kiel esenca elemento enkadre de la stabiliga kaj asociiga procezo de la landoj en Balkanio survoje al posta EU-membreco. Lige kun tio Bodo Hombach [hombaĥ], kunordiganto de la Pakto, parolis pri “Eŭropigo de Balkanio”.

Evgeni GEORGIEV