Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POLLANDO

Krakovaj signaloj

Ĉi-jare en Krakovo estis fondita nova Esperanto-Teatro “Areno”, kiun iniciatis kaj gvidas s-ino Jadwiga Gibczyńska — populara krakova aktorino, honora membro de UEA, ankaŭ konata kiel lanĉinto de la Esperanta Unuaktora Teatro (1964 j.). Ĉi tiun novan iniciaton kunhelpis s-ino Lidia Ligeza — krakova poetino kaj tradukistino. “Areno” trovis sian sidejon en la Krakova Urbocentra Kulturdomo.

“Areno”, la nomo de la nova teatro, signifas laŭsence la diversecon de kulturaj prezentadoj. Pere de esperantlingvaj teatraj monodramoj, literaturaj, muzikaj, plastikaj prezentadoj, oni diskonigas Esperanton inter krakovanoj.

La 5an de februaro 2001 okazis la inaŭguro de “Areno”. La inaŭguron markis la monodramo “Signaloj”. Ĝi estas eta fragmento el la fama dramo de Karol Wojtyła “Antaŭ la vendejo de juvelisto”. Temas pri la vendejo kun abundaj diversaj juvelaĵoj, inter kiuj ankaŭ haveblas oraj edziĝ-ringoj. La dramo rakontas pri la emocioj kaj suferoj de virino, kiu junaĝe perdis sian edzon, pereintan dum milito. Estis montrita forta kaj persista animo, kiu venkas ĉiujn barojn.

La rolon de Teresa majstre plenumis s-ino Gibczyńska, kiu ludis sugeste kaj realece. Ĉiuj povis senti sin ĉi-momente atestantoj de ĉi tiuj eventoj. Lerte aranĝita simpla scenografio prezentis surscene la modestan ĉambron de Teresa. Ĉiumomente klare videblis malnovaj domoj de la urbocentro. De la malnova turo aŭdiĝis sonoro de la 18-jarcenta horloĝo, kaj tuj poste aŭdiĝis la tipe krakova belsona trumpetsignalo de la apuda Preĝejo de Sankta Maria — vere mirinda koincido.

Ĉi tiu plene sukcesa inaŭgura spektaklo malfermis la sezonon de la kultura kaj poresperanta agado de la Teatro “Areno”.

Marian KOSTECKI