Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BULGARIO

Pitoreska loko

Urbo Novi Iskar troviĝas je 12 km norde de la bulgara ĉefurbo Sofio. La urbo situas sur ambaŭ bordoj de la plej longa bulgara rivero Iskar kaj konsistas el kvin kvartaloj: Slavovci, Kumarica, Kurilo, Gniljane kaj Izgrev. La nomoj de kvartaloj havas slavajn vortradikojn. Laŭ malnova legendo la unuaj loĝantoj ĉi tie estis slavoj. Iun tagon ĉi-loke haltis karavano, veturanta laŭ malnova romia vojo al Serdika (malnova nomo de Sofio), ĉar forpasis ties gvidanto, la malsana Kumariĉ. Lia parencoj decidis ne plu veturi kaj fondis ĉi-loke vilaĝon Kumarica. Iom flanke de ĝi alia familio fondis najbaran vilaĝon Slavovica (laŭ la nomo de fondinto Slave).

Dum la Bulgara Renesanco, komence de la 19a jarcento, en la apuda vilaĝo Kurilo oni konstruis la faman Kurilo-monaĥejon.

Iskar-intermonto estas grava naturfenomeno. La altaj rokoj ĉirkaŭ la rivero konsistas el ruĝaj sabloŝtonoj, verdecaj argilaj grundoj kaj helaj kalkŝtonoj. Ili havas mirinde belajn, fabelajn formojn, kiuj eble ekzistas nenie aliloke.

Rivero Iskar fontas el Rila-montaro, fluas tra la nord-bulgara ebenaĵo kaj enfluas Danubon. Jam en la pratempoj la vasta Sofio-kampo estis fundo de grandega lago, kiu vastiĝis inter la Balkan-, Vitoŝa- kaj Rila-montaroj.

Legendo rakontas, ke juna Istar kun sia belega edzino Larina, forlasis Rila-montaron kaj ekloĝis feliĉe ĉe la bordo de la granda lago. Foje Istar iris fiŝkaptadi. Larina, la edzino, kiu restis hejme, subite aŭdis fortan tondron. Timigite Larina galopis sur ĉevalo al la lago kaj baldaŭ ŝi ekvidis nigran ŝliman fundon. Kune kun la akvo malaperis juna Istar. Neniu plu vidis la belan Larina’n. Nur ĉiunokte, kiam la naturo silentiĝis, en la mallumo aŭdiĝis trista voko “Is-tar, Is-tar, Is-tar!”

Jarcentoj pasis, sed ĉi voko plu aŭdiĝas, tamen nun kiel “Iskar”.

Proksime al urbo Novi Iskar situas vilaĝo Katina, kie troviĝas la kalkŝtonaj piramidoj. Ili similas al kasteloj, floroj, gigantaj bestoj. En Novi Iskar estas pluraj mineralaj varmfontoj. La unua el ili, kun temperaturo 38,7° C, estas malkovrita en 1943 en kvartalo Kumarica. Alia granda varmfonto (43° C) troviĝas en kvartalo Gniljane. La mineralakvoj kuracas stomakajn, reŭmatismajn, urologiajn kaj aliajn malsanojn.

Por ŝatantoj de la fiŝkaptado perfektajn eblojn disponigas lagoj proksimaj al vilaĝoj Ĉepinci, Negovan, Katina. En ili oni povas fiŝkaptadi ploton, perkon, karpon, ezokon. En rivero Iskar estas diversspeciaj fiŝoj: rivera mugilo, barbio, ploto ka. Ĉe la rivero videblas anasoj kaj anseroj; pli maloftas ŝakaloj, leporoj kaj aliaj bestoj.

Ĉirkaŭ urbo Novi Iskar estas valoraj kulturhistoriaj monumentoj. Ĉi tie troviĝas multaj unikaj preĝejoj kaj monaĥejoj. Ili kuŝas ĉe la piedoj de Balkan-montaro. La ringo de monaĥejoj en la regiono ĉirkaŭ la bulgara ĉefurbo estas konata sub la nomo Sofia Sankta Montaro. La plej grandaj el ili estas: monaĥejoj “Sankta Dimitro” en vilaĝo Podgumer, “Sankta Ivan Rilski” en kvartalo Kurilo, kaj preĝejoj “Sankta Petka” en vilaĝo Balŝa kaj “Sankta Nikolao” en vilaĝo Lokorsko.

La regiono de urbo Novi Iskar estas pitoreska kaj alloga.

Georgi MIHALKOV

Iskar-intermonto kaj Novi-Iskar-kvartalo “Kurilo”.

Preĝejo en vilaĝo Katina. Antaŭe staras urbestro inĝeniero Georgi Georev, urbestro de Novi Iskar, kaj pastro Georgi Nikov.

Ilustraĵo aldone al la legendo pri rivero Iskar.

Blazono de urbo Novi Iskar.