Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BRAZILO

Batalhundoj

En pluraj provincoj de Brazilo jam delonge estas malpermesita la bredado kaj tenado de batalhundoj (Rottweiler, Fila-Brazila kaj Pit Bull), kiuj montriĝis malfidindaj kaj vivdanĝeraj bestoj. Pro manko de severa kontrolo fare de tiucelaj instancoj tamen daŭras la bredado kaj vendado de tiaj hundidoj spite al la protesto de saĝaj homoj. Ne forpasas tri monatoj sen raporto pri nova atako de unu el tiarasaj hundoj ie en Brazilo.

Marte ĉi-jare Rottweiler-hundo atakis kaj mortigis 18-monatan infaneton en la urbo Campo Bom, apud Porto Alegre, la ĉefurbo de la ŝtato Rio Grande do Sul. Tragike la knabeto apartenis al la familio, kiu posedis la beston. Poste la beston oni mortigis.

Preskaŭ samsemajne en la urbo Caí [kaí] hundego de la sama raso, tenata de la paroĥestro, vagadis tra la stratoj kaj kortoj. Ĝi renkontis etan pudelon kaj atakis tiun. Ties posedanto pene provis disigi ilin. La rotvejlero mortigis la dorlotbesteton kaj atakis la posedanton, kiu devis fuĝi en sian domon. Bonŝance policisto apude deĵoranta alkuris kaj sukcesis pafmortigi la batalhundon.

En Brazilo, kiel en la tuta mondo, mankas laborpostenoj, kaj senlaboruloj por eviti malsaton, eĉ morton pro malsato, fariĝas ŝtelistoj en rapide kreskanta nombro. Hejmestroj provizas sin per ferocaj hundegoj, sed ruzaj ŝtelistoj venis al la konkludo, ke, se rabistoj senkompate mortigas homojn, ĉu vivo de hundoj meritas de ili pli da respekto. Certe ne. Do, antaŭ ol ataki la celitan domon la bandito ĵetas venenitan logaĵon en la korton.

Bredistoj de batalhundoj monavide reklamas, ke la hundoj devas ricevi dresadon al bona konduto. Jes ja, sed ĉu oni tenas multekostan, manĝegeman hundon, por ke ĝi bonvenige svingu la voston por akcepti nekonatan ŝteliston?

G. G. VASKE