Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ATOM-ARMILOJ

Protestinto honorita

Protestis la israelaj ambasado kaj registaro, kiam en majo honoris norvega universitato la atomteĥnikiston Mordechai Vanunu, kiu en 1986 rivelis, ke produktas Israelo atomarmilojn. Poste Vanunu estis trompita de la israela sekreta servo, kiu logis lin al Romo kaj tie forkaptis lin. Ree en Israelo, li estis kondamnita al 18-jara mallibereco kaj izolita en karcero kun konstanta elektra lumo: eĉ gardistoj ne rajtas paroli kun li.

Parolante pri la protestoj flanke de Israelo, la rektoro de la universitato de Tromsø, Tove Bull, atentigis, ke pri pli fruaj honoraj doktorigoj ŝi neniam ricevis tiom da apogaj leteroj el la tuta mondo. Ŝi diris: “Estas la rolo de universitatoj sekurigi la liberon de parolo kaj pensoj. Ignorante kazojn kiel tiun de Mordechai Vanunu, ni perfidus tiun devon”.

Preteksto

Vanunu laboris de 1976 ĝis 1985 kiel teĥnikisto ĉe instalaĵo en suda Israelo kaj tie malkovris, ke tio, kion li komence kredis civila atomprogramo, efektive estas preteksto por fabriki atomajn armilojn. En artikolo en brita ĵurnalo li amplekse dokumentis siajn eltrovitaĵojn.

La nova doktoro pro sia enprizoniĝo ne mem povis akcepti la honoron, sed en cenzurita letero esprimis sian dankon. Akceptis la nomumon Meir Vanunu, la frato de Mordechai. En sia parolo, li speciale emfazis la respondecon de Norvegio. En 1959 la norvega ŝtato vendis 20 tunojn da peza akvo al Israelo, kondiĉe, ke ĝi estu utiligata nur civilcele. Laŭkontrakte, oni rajtis fari kontrolojn, sed tiuj neniam estis realigitaj. “Se Norvegio estus plenuminta inspektadojn, mia frato ne sidus hodiaŭ en malliberejo”, riproĉis Meir Vanunu, kiu kulpigis ankaŭ Usonon, Francion kaj Brition.

Dilemo

Joseph Rotblat, Nobel-premiito pri paco en 1985, diris: “Sendube Vanunu kulpas laŭ la leĝoj de sia lando. Sed lia dilemo estis tiu de multaj homoj: dilemo inter lojaleco al sia ŝtato kaj al la tuta homaro. Vanunu ne kaŝe vendis informon al malamika ŝtato; li donis ĝin al la tuta mondo. Pro tio li suferas 18 jarojn en malliberejo, sub kondiĉoj tute malakcepteblaj laŭ internaciaj konvencioj”.

La nomumon akompanis peticio, subskribita i.a. de la rektoro de la universitato, por tuja liberigo de Mordechai Vanunu kaj por atoma malarmiĝo. La subskribintoj notis, ke Vanunu agis ne “konspire kun la malamikoj de Israelo” sed “pro la danĝero rilate al la regiono kaj pro zorgo pri malfermiteco kaj debato demokratia”.

Baard HEKLAND