Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Bierlando Belgio

Estas interese informiĝi pri la multaj bierspecoj produktataj en Belgio (MONATO, 2001/1, p. 18). Dum la belgoj trinkas bieron por gustumi kaj ĝui ĝin, la ĉeĥoj kontraŭe trinkas bieron por forigi la soifon. Nemirinde, ke ĉeĥoj okupas la unuan lokon en la biertrinkado (po 160 l por unu persono, inkluzive de suĉinfanoj, en la jaro 1998), dum la belgoj okupas nur la okan lokon (98 l). Post ĉeĥoj la plej grandaj bieremuloj estas germanoj (127,4 l) kaj irlandanoj (124,2 l). Ankaŭ por ĉeĥoj biero estas likva pano; la bierfarado en Ĉeĥio ĉiam kreskas (de 9,3 milionoj da hektolitroj en 1950 al 18 milionoj en 2000), kvankam male la nombro de bierfarejoj falas (de 176 en 1950 al 50 en 2000). Tamen la plej granda bierproduktanto en la mondo estas Usono kun 235 milionoj da hektolitroj. Sekvas Germanio (110 milionoj), Brazilo (90 milionoj) kaj Japanio (pli ol 70 milionoj). Ĉeĥio okupas nur la 16an lokon en bierproduktado en la mondo.

Jiři PATERA, Ĉeĥio