Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Drinkado, genetiko kaj kormalsano

Jam estas sperto, ke moderaj, ĉiutagaj drinkantoj parte evitas korinfarkton, kompare kun nedrinkantoj. Nun oni trovis la genetikan bazon por tiu fakto. La usona New England Journal of Medicine en sia numero de 2001 02 22, publikigis interesan esploron demonstrantan, ke tiu fakto dependas de la genetika strukturo. Inter centoj da pacientoj, oni konstatis, ke iuj havas homozigotan genkonsiston, kiu permesas rapidan metabolismon de alkoholo, dum aliaj malrapide faras la samon. Ĉi-lastaj ricevis pli netan protekton kontraŭ korinfarkto. Oni trovis ankaŭ, ke tiuj genetike privilegiaj homoj havas pli altajn nivelojn de altdensa kolesterolo, la protekta speco de kolesterolo. Tamen, kuracistoj avertas: iel ajn, temas pri ja “modera” drinkado!

Paulo S. VIANA