Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Serio: Historio de ekonomika pensado — Parto 4

La 19a jarcento: krisolo de ekonomikaj skoloj

La 19a jarcento tenas en si plurajn ekonomikajn skolojn, kiuj vivis parte kune en Eŭropo kaj havis malsamajn apologiistojn. Komence de la jarcento la klasika skolo, kiun ni pritraktis en antaŭa numero, ankoraŭ dominis. Meze de la jarcento la historia skolo kritikis kaj defiis ĝin. Samtempe aŭ iom pli poste, Marx kaj liaj disĉiploj aperis sur la scenejo, aŭguritaj de pluraj utopiaj socialistoj. En la lastaj jardekoj de la jarcento fortiĝis la marĝenisma aŭ neoklasika pensado, kaj forta ĝi restas ĝis hodiaŭ.

Do, komence de la 1870aj jaroj kvar grandaj idearoj konkuris: la ankoraŭ ne tute formortinta klasika skolo, la historia skolo, socialismaj kaj marksismaj ideoj kaj la burĝonanta neoklasikismo.

La historia skolo

Oni kelkfoje distingas inter tri diversaj branĉoj de la historia skolo: la maljuna germana (1843 — ĉ. 1880), la juna germana (ĉ. 1880 — ĉ. 1910) kaj la brita (ĉ. 1875 — ĉ. 1910). Tio ne signifas, ke la skolo ne estis grava en aliaj landoj. La skolo aperis parte kiel reago kontraŭ la britaj klasikaj ekonomikistoj, kiujn oni konsideris kiel tro malvastperspektivajn. Parte ĝi estis influata de la germanaj romantikismo kaj naciismo kaj de la filozofio de Fichte, Schelling kaj Hegel.

Kiel la fondantan reprezentanton oni povas rigardi la germanon Wilhelm Roscher, kiu en 1843 montris la direkton per sia verko Grundriss zu Vorlesungen über die Staatswirtschaft nach geschichtlicher Methode (Skizo de prelegaro pri la ŝtatekonomio laŭ historia metodo). La skolo ricevis sian nomon, ĉar la reprezentantoj tiom emfazis la signifon de la historio en studoj pri la ekonomia procezo. Estis paralelaj historiaj skoloj en aliaj humanismaj sciencoj kaj en juro.

Kiujn komunajn ecojn havis la diversaj versioj de la ekonomika historia skolo? La anoj de la skolo estis skeptikaj pri la dedukta esplormetodo kaj favoris la induktan metodon.

La deduktan metodon uzis pluraj klasikaj aŭtoroj, precipe Ricardo. Supozante ke certaj ĝeneralaj premisoj estas plenumitaj, Ricardo per logika rezonado deduktis konkludojn pri specialaj kazoj. Tiu metodo estis tro abstrakta kaj donis malbonan aŭ malinteresan scion pri la realo, laŭ la historia skolo.

Anstataŭe oni preferis la induktan metodon. Tio signifis, ke oni studis unuopajn kazojn el la historia realo kaj el tiuj provis fari pli ĝeneralajn konkludojn. Tamen oni ĝenerale evitis nomi la trovitajn kaŭzorilatojn ekonomiaj leĝoj. Malsamaj epokoj, malsamaj landoj kaj malsamaj socioj estis tro malsimilaj. Laŭ pluraj anoj de la skolo ĝeneralaj “leĝoj” estus tiom banalaj, ke interesaj konkretaj aferoj ne estus videblaj. Ian regulecon oni tamen ofte povus trovi.

La historia skolo rigardis la ŝtaton kiel organismon. Ĉio en la ŝtato estas interligita kiel la partoj en biologia organismo, “kie neniu parto povas pluvivi sen interligiteco kun la tuto”. Per tiu emfazo oni pretendis diferencigi sin de la klasika skolo.

Ankaŭ la emo konkludi, ke la ŝtato multe intervenu en la ekonomion, diferencis de la klasika sinteno. Por la bono de la tuto, ŝtata kontrolo — anstataŭ la rajto de la kruda forto kaj anstataŭ la “sublima egoismo” — estis necesa kiel gvida ŝtatprincipo. “La branĉoj de la ekonomio agu reciproke kun la aliaj efikaj fortoj de la ŝato, kaj pro tio ili necese falas sub la influon de la administracio. Tial sistemo de kontrolo pri la ekonomiaj branĉoj estas, laŭ nia opinio, prava”, diris J. J. Nordström.

Oni ne miru, ke la anoj de la historia skolo akcentis la signifon de la institucia kadro pli ol faris la klasikuloj, kaj ke ili rigardis la homon kiel pli kompleksan estaĵon ol la pure “ekonomian homon”.

La juna germana historia skolo diferencas de la maljuna i.a. per sia intereso pri sociala politiko — pensioj, asekurado kontraŭ malsano, akcidentoj kaj senlaboreco. Ĝia gvida persono estis Gustav von Schmoller, profesoro en sinsekve Halle, Strasburgo kaj Berlino, kaj ekde 1899 reprezentanto de la universitato de Berlino en la prusa parlamento. En 1872 li kun kolegoj fondis Verein für Sozialpolitik (Asocio por Sociala Politiko). Tiu asocio dum kelka tempo estis centro de tiu germana socialreforma movado, kiu estis kritika pri la liberalismo. Pli poste ĝi transformiĝis al la ĉefa faka asocio de germanlingvaj ekonomikistoj, kaj kiel tia ĝi ankoraŭ vigle vivas.

Marksismo

Ankaŭ Karl Marx kaj la marksismo estas fruktoj de la 19a jarcento. Marx naskiĝis en Trier en 1818, studis en la universitatoj de Bonn kaj Berlin kaj fariĝis doktoro el la universitato de Jena en 1841. Kiel ekonomikisto li ofte estas konsiderata kiel verkisto en la klasika tradicio, sed kutime li havas propran ĉapitron en ekonomikhistoriaj lernolibroj.

En pluraj sencoj li estis ne nur ekonomikisto. Unue, lia faka verkado ampleksis ankaŭ historion, filozofion, sociologion kaj aliajn disciplinojn, kaj verŝajne li postlasis pli da spuroj en tiuj fakoj ol en la nuna ekonomiko. Due, li estis politika revoluciulo, kiu volis uzi la studojn de la ekonomio kiel ilon en la politika batalo. Lia politika signifo estis pli granda ol lia signifo en aliaj kampoj. Lia nomo ja estas ligita al politika sistemo, kiu dum duona jarcento ampleksis grandan parton de la mondo.

Laŭ Lenin la marksismo estas la vera heredanto de la plej bonaj aferoj kiujn la homaro kreis en la 19a jarcento: la germana filozofio, la klasika brita ekonomiko kaj la franca utopia socialismo. Marx prezentis siajn ekonomikajn teoriojn en pluraj verkoj, el kiuj la ĉefa estas Das Kapital (La kapitalo), kies unua volumo aperis en 1867, dua en 1885 kaj tria en 1894.

Marx alte taksis la britajn klasikajn ekonomikistojn. Unu el la elementoj, kiujn li transprenis de tiuj kaj evoluigis, estas la laborvalorteorio. Adam Smith diris, ke en frua, neevoluinta socio la valoro de varo estas proporcia al la kvanto da laboro uzita en la produktado: “Se inter popolo de ĉasistoj, ekzemple, normale duoble pli da laboro estas bezonata por mortigi kastoron ol por mortigi cervon, unu cervo kompreneble devus esti interŝanĝata kontraŭ, aŭ havi la valoron de, du cervoj.” Tiun bazan ideon Ricardo kaj poste Marx adoptis, kaj ili priesploris ĝian signifon sub diversaj supozoj, precipe en pli evoluintaj socioj.

Teorio de krizoj, kiuj aperis pro kontraŭaĵoj en la kapitalisma ekonomio, estis grava parto de la doktrino de Marx. Diskuto pri krizoj ne tute mankis ĉe la antaŭaj klasikaj aŭtoroj. Tamen, ĉe tiuj la krizoj ne ludis la centran rolon, kaj libera ekonomio laŭ la klasikaj aŭtoroj estus fundamente sufiĉe bone funkcianta. Tiu sinteno estis eĉ pli karakteriza por la fruaj neoklasikaj aŭtoroj, kiuj aperis en la 1870aj jaroj kaj markis la enkondukon de pensmaniero, kiu ankoraŭ estas reganta en la ekonomiko. Tion ni pritraktos en posta numero.

Bo SANDELIN