Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ASTRONOMIO

Du strangaj planedsistemoj

G. Marcy kaj P. Butler, usonaj astronomoj, malkovris ke du konataj planedsistemoj ekster nia galaksio havas ne po nur unu sed po du planedojn.

Unu el la du sistemoj orbitas ĉirkaŭ stelo, similgranda kiel nia Suno, 123 lumjarojn malproksime de ni, en la konstelacio Serpento. La pli frue ekkonita planedo el gaso estas simila al nia Jupitero, sed ĝia maso estas sepoble pli granda. La nove trovita planedo estas vera giganto: ĝia maso estas dek-sepoblo de tiu de Jupitero. Mem Marcy kaj Butler deduktis, ke maso de planedo ne povas esti pli granda ol dek-trioblo de tiu de Jupitero, ĉar super tiu maso jam povas starti la fuzio de deŭterio, kaj tiam anstataŭ planedo jam temas pri bruna nano. Tamen tiu ideo estas forĵetenda, ĉar ĝi orbitas tro proksime al kaj la stelo kaj la alia planedo, laŭ vojo tute simila al tiu de planedo. La unua havas rivolutempon de 58 tagoj, ĝia meza distanco de ĝia suno estas 0,3 astronomiaj unuoj (= Suno-Tero-distanco). La nove trovita rivoluas dum ĉ. 4,7 jaroj. Ambaŭ havas tre ekscentran orbiton.

La alia planed-duopo orbitas ĉirkaŭ pala ruĝa nano, je distanco de 15 lumjaroj de ni, en la konstelacio Amforo. La du planedoj orbitas laŭ resonancaj vojoj; dum respektive 60 kaj 30 tagoj ili faras unu rivoluon. Iliaj elipsaj orbitoj — pro la strikta gravita interefiko konekse kun la preciza proporcio 2:1 de la rivolutempoj — geometrie rilatas unu al alia kiel rusaj lignopupoj de tipo unu en la alia. Tio kaŭzas specialan ŝanceladon de la suno, kaj surbaze de tio oni povis trovi la duan planedon. La masoj estas respektive 0,5- kaj 1,8-obloj de tiu de Jupitero. Ilia suno estas la plej malgranda stelo (ĝis nun) pri kiu ni scias ke ĝi havas planedo(j)n.

OH