Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

TIPOLOGIO

La japana, bizara lingvo

En tiu ĉi rubriko aperas, inter aliaj, priskriboj de diversaj lingvoj. Iuj legantoj esprimis deziron ke oni verku skizon de la japana. Jen do: sed mi decidis ne ĝeni ilin per ekzemploj el la japana vortprovizo, kiu havas nenian utilon ol por la japanoj.

Objekto antaŭ verbo

Oni povas, malprecize, klasi la lingvojn sur tiu ĉi planedo en SVO-lingvojn kaj SOV-lingvojn: nome, tiuj kun la vortordo subjekto-verbo-objekto kaj subjekto-objekto-verbo. La plimulto de la eŭropaj estas SVO, kaj multaj, t.e. multaj eŭropanoj, pensas ke tiu estas pli normala, sed se oni nombras simple aritmetike, nome sen konsidero, ekzemple, al la nombro de la parolantoj, aŭ al la grado de la civiliziteco, rigardante la japanan parolatan de kolorhaŭtaj necivilizitoj kiel specimenon kun la valoro de unu paralele kun tia granda lingvo kiel la franca, aŭ eĉ la angla, tiam, lingvistoj diras, la SOV-lingvoj okupas 6 dekonojn de la tri mil aŭ ses mil (depende de la kalkulmanieroj) lingvoj de la mondo. La unua karakterizo de la japana estu ĝia SOV-eco, kaj tio signifas ke la japana ne estas nenormala lingvo, sed statistike pli normala ol la eŭropaj lingvoj.

SOV kaj SVO tamen ne estas tre distingaj, se oni konsideras kelkajn idiomojn: unue, kiam oni instruas esperanton, la instruisto diras ke oni povas, danke al la akuzativo, aranĝi vortojn en esperanta frazo libere: hundo mordas homon aŭ homon mordas hundo. Esperanto do ne estas SVO nek SOV, ĝi estas ambaŭ. Ĝuste kiel klasikaj lingvoj, t.e. eŭropaj klasikaj lingvoj, ĉar aziaj klasikoj estas nekonataj, malkiel la greka kaj la latina. Strange, en la germana, oni havas fraz- aŭ propozici-tipojn SVO kaj SOV. Ĉi-koncerne, iuj lingvistoj respondas ke la germana estas SOV-lingvo, kaj ke la germana VO-frazo kiel ĝi aperas, “sur la surfaco”, kiel diras lingvistoj de la tiel nomata genera-transforma gramatiko, estas transformo de la profunda strukturo SOV. Ĝi apartenas do parte al sovaĝula lingvogrupo kiel la japana. La SOV-aranĝo en subpropozicioj en la germana tamen ne estas, feliĉe, denaska, aŭ genetika, karakterizo; ĝi fariĝis regulo iom post iom dum la epoko de la mezalta germana, t.e. lingvo de la mezepoka suda Germanio, fariĝinta post Lutero norma en la tuta lando, por esti fikse starigita nur en la novalta, t.e. la moderna norma germana. SOV-karakterizo sin trovas en la franca, la plej rafinita, kaj logika, sur la tero: pronoma komplemento de objekto metiĝas antaŭ la verbo: “hundo lin mordis”.

Kontraŭ tiuj civilizitaj lingvoj kun ŝanceliĝoj, en la japana la verbo ĉiam, senescepte, venas post la objekto. La japana do estas lingvo SOV par excellence.

Komplemento

Ne sole la objekto: ekzistas aliaj komplementoj de la verbo, kiel ekzemple komplemento de objekto nerekta: la fama latina frazo “regina puellae rosam dat” (la reĝino al knabino rozon donas). Ne nur objektoj, sed aliaj komplementoj, ekzemple de cirkonstancoj, aŭ adjektoj, kiel “li rapide kuras”. En la japana ĉiuj komplementoj de la verbo staras antaŭe. Tio signifas ke japanaj frazoj finiĝas ĉiam per verbo. Tiam oni ne devas izoli la subjekton disde aliaj komplementoj, kaj fakte ĝi povas troviĝi ie ajn en la frazo krom post la verbo, nome ĝi estas speco de komplemento. Tiamaniere, ni devas ŝanĝi, aŭ pliĝeneraligi la priskribon de la japana de SOV- al KompV-lingvo, kie Komp staras por Komplemento.

Postpozicio

Dua specialaĵo de la japana estas, ke ĝi uzas postpozicion, anstataŭ prepozicion kiel la kulturaj lingvoj. Japanoj diras “li al” anstataŭ “al li”. Tio ankaŭ ne estas monopolo de la japana, sed estas dividata de multegaj neeŭropaj lingvoj. Ni povas dividi la lingvojn en Pre-lingvojn kaj Pst-lingvojn, kie Pre estas mallongigo de prepozicio, kaj Pst, de postpozicio.

Sur tiu ĉi etapo de nia esploro, ni ekrimarkas ke SOV- kaj SVO-lingvoj koincidas kun Pst- respektive Pre-lingvoj. Oni eĉ povas diri SVO-Pre- kaj SOV-Pst-lingvoj. La japana do estas SOV-Pst-lingvo, aŭ KompV-Pst-lingvo, laŭ la ĵus enkondukita termino. Tiaj estas, el eŭropaj lingvoj, la hungara kaj la finna. La germana, kvankam SOV laŭ iuj lingvistoj, estas Pre, iom strange. Ĝi iuokaze havas alian frivolecon kun postpozicio: meiner Meinung nach “mia opinio laŭ”. En Azio, la korea, la mongola kaj la tjurkaj (vidu PIV) lingvoj estas SOV-Pst-lingvoj. La ĉina, kvankam lingvo de flavhaŭta popolo, estas SVO-lingvo.

Kap-finaleco

Ĉu tiuj du kvalifikoj, OV kaj Pst ne povas esti unuigita?, ĉar “ne estas multiplikendaj entoj preter neceseco” (non sunt multiplicanda entia preter necessitatem), kiel skribis la mezepoka angla teologo Vilhelmo de Okkam. Jes. Iuj lingvistoj analizas frazeron, aŭ sintagmon, en du komponantojn: kapo kaj komplemento.

Kapo Komplemento

1. Sintagmo verba (SV): mordas homon 2. Sintagmo prepozicia (SPre): per dentoj 3. Sintagmo adjektiva (SA): fiera pri sia beleco 4. Sintagmo noma (SN): hundo kiu mordas homon

La supra diagramo montras ekzemplojn en esperanto. Se temas pri la japana, ĝi estos:

Komplemento Kapo

1. Sintagmo verba (SV) homon mordas 2. Sintagmo postpozicia (SPst) dentoj per 3. Sintagmo adjektiva (SA) sia beleco pri fiera 4. Sintagmo noma (SN) homon mordas hundo

Tial “tio estas la hundo, kiu mordis homon per dentoj” fariĝas en la japana “tio [1[2homon per dentoj mordis]2a hundo]2 estas” aŭ “tio [1[2per dentoj homon mordis]2a hundo]1 estas. La japana estas kap-finala lingvo, dum eŭropaj estas kap-inicialaj.

Kiel montras la supra diagramo, en eŭropaj lingvoj rilativo ligas la epiteton al la substantivo. En la ĉina, tiun funkcion plenumas la partikulo, aŭ postpozicio, de. Tian ligilon oni nomas Komplementigilo. En la formuloj de la supra alineo, ĝi estas montrata per la esperanta adjektiva finiĝo -a. En la japana ne troviĝas, en tia okazo, komplementigilo; tiu ne estas bezonata ĉar en la sinsekvo Verbo-Substantivo estas epiteto la verbo dum Substantivo-Verbo estas frazo kun la substantivo kiel la subjekto. La sintaksa regulo eliminas komplementigilon. Kurioze, la ĉina partikulo de signifas de esperantan inter du nomoj tiel ke “lia” estas en la ĉina “li de”, same kiel ĝi estas en la japana “li de” fidele al ĝia Pst-lingveco.

Kie venas la subjekto? — legantoj demandus. La frazo malvolviĝas unue en la specifilon kaj X (kiu povas esti sintagmo verba, prepozicia, adjektiva aŭ noma), kaj due X malvolviĝas en kapo kaj komplemento. La subjekto okupas la pozicion de specifilo. Formule, S -> [Spec X], X -> [Kapo Komplemento]. Ĉar, en la japana, la subjekto estas komplemento, la rimedo specifilo ne necesas.

Epitetoj

Dum la japana estas 100-procente kap-finala, aliaj lingvoj prezentas miksitajn karakterizojn. Ekzemple, en la franca, kap-iniciala, la vortordo de sintagmo noma estas principe substantivo-epiteto: “rozo ruĝa” anstataŭ “ruĝa rozo”, sed oni trovas ankaŭ “homo granda” kaj “granda homo” kun diferencaj sencoj. Tial la kap-inicialeco de la franca ne estas absoluta. Preskaŭ en ĉiuj artikol-havaj lingvoj, plejparte eŭropaj lingvoj, inkluzive ankaŭ la hungaran, la artikolo sidas antaŭ substantivo, kio estas escepto de kap-inicialeco. Nur kelkaj, ekzemple la sveda aŭ la rumana havas postsubstantivan artikolon. La franca esprimo un bon vin blanc “unu bona vino blanka” estas maso da hibrideco.

Preter la supre menciitaj, la kap-finaleco aŭ -inicialeco rimarkigas sin en multaj facetoj de lingvoj.

En la pure kap-finalaj lingvoj (koncerne la sintagmon noman) en orienta Azio, la adreso estas skribata ekde la plej granda unuo ĝis la plej malgranda unuo, t.e. ekde la lando tra regiono kaj urbo kaj kvartalo (aŭ strato) ĝis domnumero. Tia estis la praktiko en orienta Eŭropo: Varsovio, str. Dzika N.o 9.

En okcidenta Eŭropo, la mala sistemo regas. La franca kaj la angla estas pure kap-finalaj. La itala estas duone tia: la domnumero venas post la strato, kio estas kap-iniciala. Okcidenta Germanio forĵetis la orientan manieron donante prioritaton al unuformeco kun la Eŭropa Unio prefere al la tradicio, kaj Orienta Germanio transiris al la okcidenta sistemo post la unuiĝo.

Oni ne povas juĝi, kiu estas preferinda; ĉiu havas sian logikon; sed de la vidpunkto de leterportanto, la kap-iniciala estus pli oportuna, ĉar li legas unue la supran linion de koverto kaj sekvas la adreson de la pli granda al la pli malgranda, de supre al malsupre.

Aglutineco

Mi ne parolis pri la aglutineco de la japana; tiu estas amata ĉevaleto de tiel nomataj esperantologoj, ne serioze rigardata de veraj lingvosciencistoj. Ĉiuj lingvoj havas pli aŭ malpli da aglutineco, kaj tiu ĉi ne povas servi kiel specifa diferenco, differentia specifica. Ĉiuj prepozicioj estas aglutine uzataj, do eŭropaj lingvoj estas aglutinaj lingvoj. La aglutineco koncernas nur morfologion de lingvo, nome formojn kiujn prenas vortoj, do rilatas nur al parto de atributoj de lingvo. Lingvoj distingas sin reciproke per sintakso, nome kiel oni aranĝas vortojn en frazo.

Fonetiko

Pli ol pri la fama aglutineco, mi volus paroli pri fonetika propreco de la japana, kiu estas tre unika.

1. La japana uzas pli malmultajn sonojn ol plimultaj lingvoj, pli multajn ol malmulte da lingvoj, kiel la havaja.

2. Ĝiaj silaboj estas preskaŭ ĉiam malfermitaj, t.e. ili finiĝas per vokaloj.

3. La konsonantoj estas preskaŭ ĉiam sekvataj per vokaloj. Tion komplikas la fakto ke vokaloj ofte senvoĉiĝas: “esperanto” estas “esuperanto” laŭ la japan-fonologia principo, sed “u” post “s” senvoĉiĝas kaj plie komplete forfalas tiel ke oni praktike prononcas ĝin “esperanto”, sed oni skribas kun “u”.

4. Ekzistas duoblaj konsonantoj, kiel en la itala, kaj la distingo de longaj kaj mallongaj vokaloj, kiel en la germana. La fremdlingvanojn volantajn lerni la japanan elparolon plej penigas tiuj du specialaĵoj, krom por tiuj kies denaska lingvo estas unu el la supre menciitaj. En la ortografio, longa vokalo estas signita per la supre metita cirkumflekso, aŭ esperanta ĉapelo, kaj malofte per la makrono, mallonga streketo, la signo de longa vokalo kiun oni uzas en elementa kurso de la helena kaj la latina, kaj kiun oni ortografie uzas en, ekzemple, la litova. En la plejparto de la mondo ili estas malhavataj laŭ modelo trudita de la lingva imperiismo de la angla (“Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?”).

5. La akcento estas tre unika. Unue, ĝi konsistas en alteco, aŭ frekvenco de la son-ondo, kiel en la helena kaj latina, kaj en la sveda. Tio ne estas tre tre unika, sed ĝi konsistas en altigo de unu aŭ kelkaj vokaloj en sinsekvaj silaboj, kio estas unika, la sola en la mondo, kiom mi scias.

Skribmaniero

La plimulto de la fremdlingvanoj pensas ke en Japanio oni uzas ĉinajn ideogramojn, kaj pli kleraj scias ke oni uzas kanaojn (vidu PIV) kune kun la ĉinaj literoj. Tio estas prava, sed la latina alfabeto povas perfekte transskribi la lingvon, kaj la latinigistoj, kiuj movadas por plivastigo de latinliteraj literaturoj, afiŝas la devizon ke la latinaj literoj estas la dua norma skribmaniero de la japana paralele kun la kana-ĉinlitera skribado. Latinaj literoj estas instruataj en bazaj lernejoj, kaj internaciaj mallongigoj, kiel kg, cm, kW ktp estas universale uzataj kaj komprenataj, solaj aŭ en kana-ĉina teksto.

YAMASAKI Seikô