Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

LABORMERKATO

Komputika teknologio helpos al la senlaboruloj

Spertuloj de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) asertas, ke la nova jarmilo komenciĝis sen solvo por unu el la plej gravaj problemoj de la antaŭa: la senĉesa kresko de senlaboreco.

Laŭ donitaĵoj en raporto de ILO, ĉirkaŭ triono de la laborkapabla loĝantaro de la planedo — proksimume unu miliardo da homoj — ne havas laborlokon aŭ estas okupiĝantaj neplentage, aŭ, alidire, estas senigitaj je multaj socialaj bonaĵoj.

Dum la lastaj tri jaroj, la kvanto de la senlaboruloj pliiĝis je preskaŭ 20 milionoj. La plej malfacila situacio estas en la landoj de la Tria Mondo.

Ĉu la Tria Mondo vekiĝos?

Sed ankaŭ en triamondaj landoj, laŭ donitaĵoj de ILO-spertuloj, jam komencas aperi la rezultoj de teknologia revolucio. En la menciita ILO-raporto oni asertas, ke la situacio pri la laboreco jam komencis pliboniĝi en Barato, Kostariko, Senegalo kaj vico da aliaj landoj, kiuj tradicie estas konsiderataj kiel mondaj fokusoj de senlaboreco.

Ĉiujn esperojn la analizistoj direktas al la evoluo de telekomunikado kaj de la komputika teknologio. Kiel oni prognozas, la granda moviĝemo de la kapitalo investita en tiuj sferoj ebligos al la landoj de la Tria Mondo ricevi sian parton de la gajnoj el la komputika revolucio.

Hodiaŭ 90 % de la uzantoj de Interreto loĝas en la industrie altevoluintaj landoj. Ekzemple, nur al Usono kaj Kanado apartenas ĉirkaŭ 57 % de la komputiloj ligitaj al la tutmonda reto. Ŝanĝi tiun proporcion, laŭ opinio de la ILO-spertuloj, tute eblas.

La ĉefaĵo estas klerigo

En la unua etapo ILO proponas ŝanĝi la aliron al klerigaj strukturoj en ŝtatoj de la Tria Mondo. Por la nuna ekonomio la scioj estas multe pli valoraj ol teritorioj kaj mineralaj riĉaĵoj.

Ĉefe pro tio en la ILO oni kalkulas je trarompo en Rusio kaj en la landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, ĉar en tiuj ŝtatoj la klereco estas tre alta, kaj la potencialo de ties merkatoj ĝis nun ne estas plene forkonsumita.

Tamen, laŭ la analizistoj, ĝis la jaro 2010 en la monda ekonomio oni devus krei ĉirkaŭ 500 000 novajn laborlokojn. Nur tiuokaze oni sukcesos malpliigi almenaŭ parte la nivelon de senlaboreco. En la nunaj kondiĉoj, kiam pli klare konturiĝas la minaco de ekonomia recesio en Usono, atingi tion, kiel opinias la ILO-spertuloj, ne estos facile.

Evgeni GEORGIEV

Fotoj aldonitaj:

Rumanaj senlaboruloj antaŭ laboroficejo.

Senlaboruloj en Ĉinio.