Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Konduko-eduko: foje fatala

En la tempoj — ne longe for — kiam malmultaj irlandanoj posedis aŭtomobilojn kaj kiam aŭtoŝoseoj ne ekzistis, vojaĝi en Irlando estis malrapide sed agrable. Oni povis trankvile kaj sendanĝere bicikli, piediri aŭ veturi en kabrioleto trenata de ĉevaloj.

Lastatempe, tamen, la publiko kaj la registaro profunde maltrankviliĝas pro konstantaj kaj gravegaj akcidentoj sur irlandaj ŝoseoj kaj stratoj. Preskaŭ ĉiu novaĵbulteno enhavas raportojn pri trafikaj t.n. “masakroj”. Parte kaŭzas tiujn tragediojn la fakto, ke irlandaj vojoj estas kreitaj por ĉevaloj kaj por malrapidaj veturiloj, ne por potencaj aŭtoj kaj pezaj kamionoj. Malhelpas ankaŭ komuna kutimo stiri post konsumado de alkoholaĵoj.

Sed plej grave kontribuas la malsevereco de irlandaj leĝoj pri stirpermesiloj. Iu ajn 17-jarulo povas akiri provizoran permesilon kaj poste, sen instruado kaj sen sperta akompananto, ŝofori dum unu aŭ du jaroj (eĉ pli), ŝajne atendante daton por ekzameno. Ofte la atendado estas preteksto por ŝofori sen ekzameniĝi.

Konduto tia kontraŭleĝas, sed ĝis nun neniu rigore aplikas la regulojn pri akirado de stirpermesiloj. Intertempe oni timas, ke daŭros kaj pliiĝos la surŝoseaj “masakroj”.

IRL