Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

kiel lingve interesitaj homoj vi certe scias, ke ni (eŭropanoj) vivas en “Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001”, proklamita de Eŭropa Unio (EU). Por la koncerna programo EU kaj landaj registaroj elspezas konsiderindajn sumojn. Oficiala celo estas lingva plurismo. Mi ne scias, kiel estas ĉe vi, sed en Germanio mi havas la impreson, ke pli ĝuste temas pri kampanjo por la fina venko de la angla kiel tutmonda lingvo. Jen lamentas ministroj, ke nur 40 procentoj de germanoj povas konversacii en angla lingvo. Nova federacia kulturĉefo proklamis la germanan “mortinta” kiel lingvo de scienco kaj ekonomio. Ministrino postulas, ke ĉiu lernu minimume du fremdajn lingvojn, kaj ke oni devas instrui la unuan (t. e. la anglan, kompreneble) jam ekde la unua klaso en elementaj lernejoj. La gazetoj distrumpetis tion laŭte, sed prisilentis kutime la postan replikon de prezidanto de instruista sindikato: Niaj infanoj apenaŭ sukcesas lerni la germanan, li diris, do estas iluzio instrui al ili fremdan lingvon. En la memoro de l’ homoj certe restos nur la postulo, ke ili devas lerni la anglan por kapabli (en tutmondeco) pluvivi. Bone do, se sola valida lingvo por scienco kaj ekonomio (kaj diplomatio, aviado, turismo ktp. ktp.) estas la angla, ankaŭ en MONATO ni devas respekti tion. Niaj rubrikoj “scienco” kaj “ekonomio” ekde nun uzos nur la anglan, la rubriko “politiko” iom post iom. Nur pri “turismo” ni hezitas, ĉar antaŭ kelka tempo geamikoj niaj revenis el Sud-Ameriko kaj lamentis: Imagu, neniu tie komprenas la anglan lingvon!

Sincere via Stefan Maul