Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

VENEZUELO

Serpentoj

Dekomence mi ŝatus konfesi, ke mi ne estas kaj ne estos hobiano de serpentoj. Tamen mi respektas ilin samkiel principe ĉiujn vivestaĵojn. Do, ĉi tie mi rakontos pri la hobio de unu el miaj konatoj, kiun mi dum multaj jaroj ne renkontis, kaj ankaŭ pri personaj spertoj dum mia restado en Venezuelo.

La menciita konato (pro certaj kialoj mi ne preferas nomi lin amiko) foje invitis min partopreni ekskurson por kapti serpenton, kiu science estas konata sub la nomo Bothrops medusa. Tiun kaj serpentojn de aliaj specioj li tenis en profunda, senakva puto kun alta cementa parieto. La rampulojn de la specio Bothrops medusa li igis mordi spongon. Poste li elpremis la spongon, konservis la akiritan venenon en fridujo kaj vendis ĝin al farmacia entrepreno. Tie, laŭ lia informo, oni produktis el la liverita veneno medikamenton kontraŭ doloroj de malsanuloj, suferantaj je cerebra kancero.

Do, el Karakaso ni suprenveturis telfere la monton Avila, kiu, kronite de luksa hotelo, situas inter la venezuela ĉefurbo kaj la maro. De sur la pinto ni malsupreniris laŭ vojeto tra arbaro, kie mia konato kutimis trovi la valorajn reptiliojn. Vere, post iom da tempo en senarbejo ni ekvidis serpenton, kuŝantan kaj sin sunumantan sur falinta trunko. Mia kuniranto donis al mi la dorsosakon, entenantan la kaĝon por serpentoj. Poste li preparis zorge la stangeton kun maŝkaptilo, per kiu li kaptis rampulojn. Malsuprenirante la deklivon por atingi la kuŝantan en la suno beston, mia konato subite ekglitis kaj renversiĝis direkte al la venena serpento. Danke al lia kriego la rampulo teruriĝis pli ol li mem kaj bonŝance forglitis en la arbaron anstataŭ mordi la atakanton.

Tio estis nia sola kaj bedaŭrinde perdita ŝanco. Por konsoli min pri nia fiasko, hejme li montris al mi la puton de serpentoj, kies venenon li vendis. Antaŭ nelonge, laŭ lia rakonto, najbaro laŭtvoĉe petis helpon pro rompoŝtelisto. Kune kun aliaj najbaroj mia konato serĉis la fuĝintan rompoŝteliston. Post iom da tempo ili subite aŭdis teruran kriegon. La persekutato estis sin kaŝinta en la serpenta puto, el kiu li nun eskapis. Verŝajne li baldaŭ poste mortis pro venena mordo, ne atentinte la avertojn de siaj persekutantoj.

Alian sperton pri tiaj reptilioj mi ekhavis proksime al urbeto Barinas. Veturante laŭ ŝoseo, ni vidis subite, ke la antaŭe veturanta aŭto haltas, kaj la homoj eliras el ĝi. Ili rigardis grandan serpenton tragavenado (Constrictor constrictor), kies kapon la veturilo estis frakasinta. Leporo, antaŭe englutita kaj nun elvomita, kuŝis flanke de la ĵus mortigita serpentego. Dum ni parolis kun la veturantoj el la aŭto, alveturis tria aŭto. Ties ŝoforo estis tre praktika viro. Dirinte tre lakone: “La haŭto taŭgas por bona mansako”, li senhezite ĵetis la serpenton en la pakaĵujon de sia aŭto kaj forveturis.

Du- aŭ trioble pli granda ol tiu tragavenado estas anakondo (Eunectes murinus). Ĝi povas esti longa pli ol ok metrojn. Oni rakontis al mi, ke tiu specio de serpentoj estas tre oftaj en la Orinoko-delto. Sed mi neniam vidis ĝin tie dum miaj vojaĝoj. Anakondo kutimas atendi pacience siajn viktimojn en marĉaj lagetoj aŭ flakoj. Poste ĝi enigas siajn dentojn en la muzelon de bestoj, kiuj alproksimiĝas por trinki, trenas ilin en la akvon kaj, ĉirkaŭvolvante ilin, rompas iliajn ostojn por poste englutegi la viktimojn. Oni rakontis al mi, ke tiumaniere estis voritaj eĉ infanoj.

Werner SCHAD

Monto Avala

La mortigita serpento sur la ŝoseo proksime al Barinas.