Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MOS

Alkoholaĵo — ĉiam danĝera

Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en sia lastatempa raporto deklaris, ke la proverbo “ĉiutage unu glason da biero kaj la kuracistoj estos superfluaj” havas nenian sciencan bazon, kaj refoje avertis, ke alkoholo povas kaŭzi la plej gravajn san-problemojn en la mondo. Efektive, en drinkado ne povas esti “sekura kvanto”.

Hodiaŭ, la alkoholo estas la dua “mortiganto” (post la fumado) por la homaro. La kvanto de mortoj kaŭzitaj de alkoholo superas tiun de mortoj kaŭzitaj de narkotaĵoj. Alkoholo povas dependigi la homojn — tio signifas, ke se iu alkutimiĝas al alkoholaĵo, li malfacile liberiĝos de tiu ĉi bezono. Alkoholo mem povas kaŭzi diversajn malsanojn, ekzemple kanceron kaj kronikan hepatiton, kaj krome ebriuloj ofte estigas sociajn problemojn.

Fakuloj opinias, ke ne estas prudente rekomendi eĉ “moderan” drinkadon.

Nederlandaj sciencistoj en British Medical Journal demonstris, ke la viskio enhavas kancerigan substancon, kaj ju pli supera estas la viskio, des pli granda kvanto da tia substanco estas en ĝi. La substanco, policikla aromata hidrokarbono, produktiĝas dum la rostado de malto por pretigi post fermentado la viskion. Statistiko montras, ke homoj, kiuj ofte drinkas viskion, estas endanĝerigataj por suferi kancerojn intestan, buŝan kaj gorĝan.

PENG Juan