Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OESTROGENO

Akcelilo de cerbokreskado

Femala seksa hormono havas evidentan efikon akceli kombinadon de cerbotubeta proteino en maturaĝa rato. Tiu efiko okazas post la kriza tempo de cerbokreskado, kiam tiroida hormono perdas la efikon akceli la sintezon de cerbotubeta proteino. Tiu ĉi proteino estas ĉefa konsistaĵo de la tubetoj en neŭronaj dendritoj kaj aksonoj.

Neŭrono estas speciala unuo de la nerva sistemo, konsistanta el nerva ĉelo, el protoplasma branĉetaro (dendritoj) kaj el la neŭrona fibro (aksono). Manko de la menciita proteino kaŭzas ŝanĝon de cerbaj strukturo kaj funkcio, ekzemple la cerbokreskan difekton en kretenismo.

Guo Shoŭiang [kuo ŝoŭŝjiang], profesoro de la Medicina Universitato de Tianjin [tjanĝin] en Ĉinio, kun sia grupo esploris kaj pruvis tion per eksperimento. Guo kaj aliaj trovis evidentan diferencon de kvanto de cerbotubeta proteino inter femala kaj maskla musoj, sed nur post seksa maturiĝo kaj antaŭ kadukiĝo. Oni ankaŭ trovis, ke oestrogeno havas gravan efikon akceli kombinadon de la proteino, kaj tiu ĉi efiko estas la sama en la du seksoj.

Prof. Guo opinias, ke oestrogeno povas anstataŭi tiroidan hormonon por akceli kombinadon de cerbotubeta proteino, kiam la tiroida hormono perdis sian kuracan efikon, tio estas, oestrogeno eble efikas en preventado kaj kuracado de kretenismo kaj cerbokreska difekto. Samtempe, oni povas protekti cerbajn strukturon kaj funkcion en mezaĝuloj kaj maljunuloj por prokrasti kadukiĝon.

PENG Juanjun