Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

Plene neutila

Kio estas la diferenco inter matematikista pensmaniero kaj fizikista? Du ekzemploj:

La akvovarmigado

Jen problemo A: ni havas alkoholan primuson, fajrilon, tripiedon kun ujo je konvena alteco por la primuso kaj karafon da akvo. La tasko estas, laŭ fizikista maniero varmigi la akvon.

La fizikisto enverŝas la akvon en la ujon de l’ tripiedo, bruligas la primuson per la fajrilo kaj ŝovas la primuson sub la ujon kun akvo — kaj la ceter’ ... estas nur iom atendi ...

Problemo B: la sama situacio kiel supre, kun la nura diferenco, ke nun la akvo jam troviĝas en la ujo de l’ tripiedo.

Matematikista solvo estus: elverŝi la akvon el la ujo en la karafon; konstati ke jen nun ni estas jam ĉe la origina situacio de problemo A; tiu jam estas solvita, do: ni pretas!

Tute logika, tute ekzakta, plene neutila.

La balono

Biciklisto veturas tra vastega ebena poldera lando. Nenie iu fiksa punkto por orientiĝi, krom ie-tie bovino aŭ areto da arboj.

Subite aperas super li balono, en kies korbo troviĝas balon-vojaĝanto. Tiu iom malleviĝas, kaj krias al la biciklisto: Mi perdis la vojon. Kie mi estas?

Respondo: Pli-malpli 15 metrojn super la herbejo, en korbo sub giganta balono.

Reago malespera: Ho kial mi trafis ĝuste nun matematikiston?

Respondo tute logika, tute ekzakta, plene neutila ...

Gerrit BERVELING