Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

June, nejune, pretertempe

Jen aventur-libro samtempe por infanoj kaj por plenkreskuloj. Ni recenzos ĝin el tiuj du vidpunktoj.

Karina (10-jara) skribis:

Ĉi tiu libro tial plaĉis al mi, ĉar ĝi enhavas la bezonatajn aferojn por interesa kaj ekscita libro. Bezonataj aferoj: vojaĝo, trezoro, drako, gajno. Libro bezonas ankaŭ bonajn rolulojn: Bilbo, hobito; Gandalfo, sorĉisto; Torino, gnoma ĉefo; Filio, Kilio, Bifuro, Bofuro, Bomburo, Dorio, Norio, Orio, Oino, Gloino, Dvalino, Balino, kunpartoprenantoj kaj Smaŭgo, drako. Ĉi tiu libro nur en la nombro de bildoj havas mankon, sed la troveblaj estas belaj kaj koncizaj. Pro malsufiĉaj bildoj mi tute ne povis imagi Smaŭgon, la drakon. Malgraŭ tio, ĝis nun ĉi tiu libro el ĉiuj plaĉis pleje. Bonan legadon!

Stefan (pli ol 10-jara) skribis:

Ni havas jam en Esperanto la tri librojn de la majstra ringa serio de J.R.R. Tolkien. Nun sekvas la traduko de la komenca libro, el kiu evoluis la trilogio. Ĉi tie ni renkontas la hobiton Bilbo Baginzo, kaj la sibleman subteran golumon, de kiu Bilbo ŝtel-prenas la magian ringon, kiu gvidos lin poste en pli epos-skalajn aventurojn. Tio ne signifas, ke la ĉi-libraj eventoj banalas. Tumultas ekzotikaj rolantoj: engrotaj goblenoj, enarbaraj araneoj, suspektemaj elfoj, malicaj vulpoj, helpemaj agloj. Figuras ankaŭ Unuopuloj: Beorno, la metamorfoza urso-homo kaj Smaŭgo, la avara kaj teruriga fluganta drako.

El lando kaj vivo de trankvilo kaj komforto, la gnom-hobita bando procedas tra serio de ĉiam pli defiaj kaj malagrablaj situacioj, el kiuj ili ĉiam sukcesas elturniĝi, per kombino de aŭdaco, sagaco kaj bonŝanco, kaj ne ĉiam senkoste. Nek la banduloj estas ĉiuj kliŝe heroaj; ili havas proprajn motivigojn kaj personecojn, ankaŭ mankohavajn. La eventoj estas rakontitaj ĉene, kun geografia precizo, en iom arĥaika “di-okula” stilo, lerte redonita en la majstra traduko, kiu inkluzivas dekojn da poemoj.

La kulminaj scenoj starigas moralajn dilemojn pri la valoroj de absolutismo kaj kompromisemo kaj la ecoj de vere heroa konduto. La deaera atako de Smaŭgo al la apudlaga urbo, la aliancoj, taktikoj kaj kolizioj inter la diversaj gentoj, iliaj estroj kaj armeoj, enpensigas paralelaĵojn niatere kaj donas al la libro pretertempan aktualecon.

Familio MACGILL

John Ronald Reuel Tolkien: La Hobito aŭ tien kaj reen. El la angla tradukis Christopher Gledhill (1968 — ) kaj William Auld (poemoj) (1924 -). Eld. Sezonoj, Jekatarinburg, 2000. 224 paĝoj firme binditaj. Prezo ĉe FEL: 15,00 eŭroj + afranko.