Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Poeto Geraldo kaj Doktoro Mattos

Jam per sia sonetaro Arĉoj pruvis Geraldo Mattos, ke li scias verki sonetojn laŭ kaj preter la komandoj de Parnasa Gvidlibro. Sed la jaroj pasas, oni evoluas, kaj jen li prezentas al ni novan poemaron kun du malegalaj partoj: Barbaraj sonoj (p. 9-58) kaj Barbaraj sonetoj (p. 61-78). Paradokse, la unuan konsistigas soneteskoj, t.e. poemoj kun du kvaroj kaj du trioj, sed sen rimoj kaj mezuroj, sen la sklaveco de rigora metriko (solaj du esceptoj: La lasta tago kaj Aflikta). Male, la dua enhavas, malgraŭ sia nomo, poemetojn nesonetecajn laŭstrukture. Pri ĉi tiuj mi diru nur, ke ili restas ege sub la beletra nivelo de la unuaj: temas plej ofte pri banalaj strofetoj, foje ŝercaj aŭ blagaj, sed pri kiuj oni sin demandas: kie la poezio? Bonŝance, ni trovas ĝin en la unua parto, kie la poeto esploras per klaraj kaj precizaj vortoj sian lokon en la mondo kaj en la vivo.

Kial “barbaraj”? Neniom da barbareco en ili! Verdire ili devus titoliĝi Esploraj sonoj kaj sonetoj. Plurfoje ili sonas kiel liberaj tradukoj el klasika poezio. Oni povas legi ilin kiel fluan prozon kun meditigaj kunmetoj kaj sintagmoj. Kunefikas asonancoj, aliteracioj, kaj nepre atentindaj titoloj, kiel de pentraĵo. Kunkreas kresĉendan atmosferon manpleno da ŝlosilaj vortoj, ripetiĝantaj obsede: “tago”, “tagado”, “plu”, “firmamento”, “fantazio”, “ek-”, “nebulo” ...

Mi titolis ĉi tiun recenzon Poeto Geraldo kaj Doktoro Mattos tial, ke ĉiam ĉeestas ankaŭ la lingvisto, la akademiano, ekzemple, kiam li argumentas favore al la licenco skribi infinitivojn senpere tuj post ajna prepozicio. Tamen jen kaj jen eskapis al lia atento pluraj makuletoj: “editoro”, “*armadiloj”, “*krudele”, “*majora”, “*tormento” anstataŭ la ĝustaj “eldonisto”, “armadeloj”, “kruele”, “maĵora”, “turmento”. Kaj, parenteze, mi ne komprenas, kial du el la poemoj havas komencan majusklon ĉiuverse, kontraste kun ĉiuj ceteraj.

Ĉefe en la vokativaj poemoj (“alviaj” aŭ “alciaj” t.e. fakte “alŝiaj”) la fino kutime iom platas kaj ŝablonas. Persone mi preferas la mi-rakontajn poemojn kaj strofojn (eble pro mia nekapablo identiĝi kun unu el la vioj aŭ mioj de kelkaj poemoj). Mattos skribas en Sentoperdo, ke “la sento pri la morto nun alestas”, kaj tio, lia proksimiĝo al tia horizonto, estas unu el la gvidaj ideoj de la poemaro. Jes, sentoperdo ... kaj perdosento. Tamen perdo, sed pluvivo. Resume, kristalaj versoj kun la sobra voĉo de animo aĝa kaj saĝa kaj, samtempe, konstante juniĝanta.

Jorge CAMACHO

Geraldo Mattos: Barbaraj sonoj kaj sonetoj. Eld. Fonto, Chapecó, 2000. 80 paĝoj. Prezo ĉe FEL: 7,50 eŭroj + afranko.