Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Patriotisma gastamo

Se oni antaŭkondiĉas propran bonfarton por havi pozitivan rilaton al aliaj homoj, de kie do venis la irlanda gastamo antaŭ la “Kelta Tigro” (MONATO, 2000/11, p. 7)? Ĝi venis de la konscio, ke la plej bona patriotismo estas gastamo! Angloj, aliaj ol turistoj, ĝis nun ne estas multe ŝatataj tie. Sed perfortemo al fremdulo en Dublino certe ne koncernis tion. Tamen: ĉu ia ajn naciisma ekstremulo surtere estas pli bona ol ia ajn anglo? Kristano amu sian malamikon, kaj des pli sian proksimulon, ĉu katoliko aŭ ne! “Ami” ĉi tie signifas toleri aŭ indulgi. Estas proverbo el Donegal: “Jen tri virtoj de l’ filo de la lando: esti reĝo de l’ kurado, reĝo de l’ saĝo, reĝo de l’ naĝado.” Filo de la lando (mac tíre) estas ankaŭ simbola esprimo por lupo, je kiuj Irlando estis plena iam. Pri reĝo de perfortemo kontraŭ fremduloj ne estas la parolo.

Frieder WEIGOLD, Germanio