Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Vatikano rebatas (4)

Mi legis (MONATO, 2000/11, p. 5), elplume de la ĉefredaktoro Maul, du asertojn, kiujn mi el historia kaj morala vidpunktoj ne povas lasi senkomentaj. Ne estas vero, ke serboj havas neniajn spertojn pri demokratio, ĝuste kontraŭe. La reĝlando Serbio en sia lasta periodo transprenis la tiam plej modernan kaj liberalan belgan konstitucion por sia bezono. La diferenco inter tiu bela papero kaj certe malpli bela praktiko ne estis specifo de la serbia ŝtato; tio estas la problemo de ĉiuj demokratioj ĝis niaj tagoj. Estas menciinda fakto, ke la reĝo Petro 1a, kiu defendis sian ŝtaton kontraŭ la aŭstrohungara invado kaj formis la reĝlandon de serboj, kroatoj kaj slovenoj, kiel studento en Londono tradukis la faman libron de J. S. Mill “Eseo pri libereco”, kiu apartenas al la fundamentaj tekstoj de la demokratia pensado. Eĉ sub la despota regado de Milošević ĉiam denove la popolo protestis, multe pli ol protestis aliaj popoloj en similaj okazoj.

La rimarko pri la papo Pio 9a, ke li “ekzekutigis” homojn, eĉ se tio estas vera, estas sensenca, ĉar tiutempe ĉiuj ŝtatestroj aplikis mortpunojn. Ĉu oni povas preni por krimulo la tribunalon en Nürnberg, kiu ekzekutigis hitlerajn krimulojn?

Vinko OŠLAK, Aŭstrio